PIV · 11173
★obstin/a
★obstin/a. Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj: obstina kiel kapro Z, mulo, azeno; se homo puninda restos obstina, li pereos X; ŝia menso fariĝis pli k pli obstina Z; (f) obstina opozicio Z, malamo; obstina Joĉjo (staremulo); dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj Z; obstine k sen ia fino plendi tute ne konvenas al la viro Z. ☞ necedema, nekonvinkebla. ➞ fera, granita, surda, nuko.
obstini (ntr) Ekskluzive sekvi iun opinion aŭ decidon, ne lasante sin konvinki de aliaj: obstini en sia eraro; li obstinas en la silento. ☞ insisti, persisti, rigidiĝi.
obstino. Manifestiĝo de obstina karaktero: l’ espero, l’ obstino k la pacienco, jen estas la signoj, per kies potenco ni […] atingos la celon Z.
obstineco. Eco de iu, io obstina: diru, kion vi volas, obstineco estas granda afero Z; ne volante, ke oni vidu en mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon Z; la obstineco de lia rifuzo min mirigas.