PIV 2020 · 4410
★fer/o
★fer/o
1 Ⓚ Elemento, Fe, atomnumero 26, atommaso 55,85.
2 Ⓚ Metalo grizblua, malmola, dratigebla, magnetigebla, kun tre multaj kombinaĵoj.
3 👥 Tiu metalo, pli-malpli pura, tre uzata en la industrioj, prezentinta, ekde sia malkovro, novan epokon en la homhistorio: forĝebla, fandita fero; rusto manĝas la feron k zorgo la homon Z; forĝu feron, dum ĝi estas varmega Z; fero akriĝas per fero X; mi faros vian ĉielon kiel fero X; stango el fero. ☞ kupro, bronzo.
4 Objekto el fero: la fero de la hakilo Z; ili armis sin per fero X (glavo); fero k kupro estos viaj rigliloj X; hufofero, rabotfero.
fera
1 Ⓚ Rilata al fero: fera kombinaĵo.
2 Konsistanta el fero aŭ enhavanta feron: feraj kradoj Z; fera kaldrono Z, bastono Z, poto Z, kateno X, ŝlosilo B; fera metalo.
feri (tr) Garni per fero aŭ feraĵo: feri bastonon, lignoŝuon.
feraĵo
1 Uzaĵo, garnaĵo el fero
2 Ferrubo: en la angulo kuŝis amaso da malnovaj feraĵoj Z.
feraĵisto. Komercisto, kiu vendas feraĵojn.
ferato Ⓚ Salo de imaga ferata acido, H2FeO4.
ferika Ⓚ Rilata al kombinaĵo de FeIII: ferika oksido, Fe2O3; ferika klorido, FeCl3.
feroza Ⓚ Rilata al kombinaĵo de FeII: feroza oksido, FeO; feroza klorido, FeCl2.
ferumi (tr) Hufferi.
ferohava. Entenanta pli-malpli da fero: ferohava grundo, erco.
enferigi Z. Kateni.
nefera. Ne apartenanta al la organiza grupo de la feraj metaloj, t.e. mangano, nikelo, kobalto k kromo.
heksacianoferato. Salo de heksacianofer(III)ata acido H3[Fe(CN)6] aŭ de heksacianofer(II)ata acido H4[Fe(CN)6]: heksacianofer(III)ato, heksacianofer(II)ato.
angulfero = angulrelo.
gisfero = giso.
huffero. Hufumo.
hufferi (tr) Alnajli hufumon al la hufo de besto.
krudfero. Tre rompebla, nepura metalo, ricevita el la unua fandado.
molfero. Speco de fero, taŭga por forĝado.
spegulfero. Fero, entenanta 20% da mangano.
vaflofero Vd vaflo.