PIV 2026 · Artikolo 16337
★vaflo
★ vaflo KUIR malpeza maldika kukaĵo kun kavecaj kvadratoj, bakita en vaflilo.
vafleto tre maldika vaflo, ofte en formo de korneto, uzata nun ĉefe kun glaciaĵo.
vaflilo ilo, konsistanta el du ĉelar-aspektaj ferplatoj, inter kiuj oni bakas vaflojn. Sin. vaflofero. ➞ gofri.
kremvaflo vaflo kun kirlita kremo.