PIV · 16338
★vag/i
★vag/i (ntr) Iri de unu loko en alian sen difinita celo: vi tro multe vagas Z; dum li dormis, mi forŝteliĝis de li, por iri vagi Z; ili vagis en la dezerto laŭ vojo senviva X; sovaĝa azeno solece vaganta X; vaganta angilvendisto Z; kelkaj nuboj vagis sur la ĉielo; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Z; mi lasos (igos) fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon Z; (f) lia terurita rigardo vagis sur la muro B; ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj Z; nur ĉe la buŝo vagis ia malĝojo B. ☞ migri.
vaga. Tia, ke ĝi vagas: la granda celo de lia vaga vivo B; lia irado, […] indiferente vaga Z; ⚕ vaga reno; ❤ vaga nervo (N. vagus; deka paro de la kraniaj nervoj, sensa k motora, ŝajne kun vagaj disbranĉaĵoj, kiu pasas tra la brusto k nervizas la plej multajn viscerojn torakajn k abdomenajn: la vaga nervo estas la esenca parto de la parasimpato; Sin. vago).
vago ❤ Vaga nervo: vagotonia.
vago, vagado. Ag(ad)o de iu, kiu vagas: la homoj de l’ sudo, kiuj amas la liberan vagadon B; penu elpensi ian rimedon, por prezenti en bela lumo vian vagadon! Z; tiu vagado baldaŭ lacigas k enuigas Z. ➞ vagomanio.
vagadi. Daŭre vagi: kiam la antikvaj dioj ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco Z; Dio ilin forpuŝos, k ili vagados inter la nacioj X; vagadi dum la kursotempo Z; malbonega vetero – k ŝi vagadas ekstere apud la gimnazio k atendas! Z.
vaganto
1 ב Nomado: loĝos apud vi la terkultivistoj (terkulturistoj) k la vagantoj kun paŝtataro X.
2 ♜ Migra studento en Mezepoko.
vagisto, vagulo. Homo, kiu kutime vagadas pro senokupo aŭ senhejmeco: tiu ĉi senloka vagisto! Z; ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston Z. ☞ vagabondo.
vagotomio ⚕ Sekco de la vago.
ekvagi. Komenci vagi: ŝi forlasis la palacon k ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo Z; (f) lia rigardo ekvagis malproksime B.
elvagi. Vagi el io: en la mondon nun ambaŭ elvagis Z; Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj X.
forvagi. Foriri, vagante: ĉiu forvagis ; kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj? X; forvagas ĉiam liaj pensoj al la gepatra domo Z.
travagi (tr) Trairi, vagante: li travagis Germanujon kun nekovrita kapo Z.
erarvagi (ntr) Perdiĝi, vagante: mi erarvagis, kiel perdita ŝafo X; vi mem, erarvaganta k sola, flugas tien k reen, nur legendo! Z; li erarvagigas ilin en dezerto X.
gapvagi (ntr) Vagi, gapante: la knabo gapvagis tra la interesplenaj stratoj.