PIV · 10320
★migr/i
★migr/i (ntr)
1 Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo: he, kamarado, kien vi migras? Z; silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ fruktoĝardeno Z; kiel fremdulo li migris en fremda lando norden Z; junaj migrantaj viroj Z; (f) la legendoj migras de lando al lando; la fenica alfabeto migris tra la tuta okcidenta mondo. ☞ vojaĝi, ekskursi, promenadi.
2 Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon: migranta direktoro de teatro Z (de marionetoj); la Araboj de la stepo migras kun siaj gregoj, de paŝtejo al paŝtejo; migranto mi estas sur la tero X; (f) ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto Z. ☞ vagi.
3 ♉ Amase k periode translokiĝi de unu restadejo al alia k reciproke: estis la tempo, kiam la cikonioj migras norden B; migranta benko da haringoj; (f) li rigardis la stelojn migrantajn sur la ĉielo B.
migra
1 Ne havanta konstantan loĝlokon: migra laboristo, predikanto, aktoro; la migraj kavaliroj de la mezepoko. ☞ nomado.
2 ⊕ Transportita de glaĉero for de sia devenloko: migra bloko (el petro).
migrado. Agado de iu, kiu migras: la migradoj de la Mongoloj; la birdoj ekvidis la celon de sia migrado Z; la printempa migrado de la brutaroj al la Alpaj paŝtejoj; (ironie) trovi pretekston por via nokta migrado Z; via migrada bastono Z. ☞ turneo.
migranto. Tiu, kiu migras aŭ pro sociaj kialoj, aŭ pro plezuro.
migremo. Inklino al migrado.
ekmigri. Komenci migradon: li ligis sian tornistron k ekmigris en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto k ripozo Z; li ekmigris pluen, trans la altajn montojn Z.
elmigri. Forlasi naskiĝejon por transloĝiĝi en fremdan lokon: kun tio li volis elmigri en la mondon Z; elmigris Jehuda pro mizero X; en tempo de granda malsato, iu proponis, ke la junaj homoj elmigru el la lando Z; ŝipo plena de elmigrantoj; la elmigrinto finfine enradikiĝis en sia nova patrujo; Dio elmigrigis min el la domo de mia patro X.
elmigro, elmigrado. Ago de tiu, kiu elmigras: la elmigrado de la kamparanoj al la urboj; internacia oficejo studas la problemon de la elmigrado.
enmigri. Transloĝiĝi en fremdan landon: dum longa tempo Usono libere enlasis la enmigrantojn; polica kontrolado de la enmigrintoj.
enmigro, enmigrado. Ago de tiu, kiu enmigras: favori la enmigradon de terlaboristoj, de minlaboristoj.
formigri. Foriri, migrante: li diris adiaŭ al sia majstro k formigris Z; liaj gepatroj formigris en alian urbon Z.
transmigri. Transiri, migrante: vi transmigros el la profundaj valoj en la montolandon Z.
transmigro, transmigrado. Ago de tiu, kiu transmigras: la transmigro de la cikonioj Z; Θ la transmigrado de la animoj (☞ metempsikozo).