← Reen al V

PIV · 16708

★vojaĝ/i

vojaĝ/i (ntr)
Iri, veturi por atingi alian urbon aŭ landon: mi vojaĝas en Hispanujo Z; mi vojaĝas en Hispanujon Z; returne ni vojaĝos tra Ĝenevo Z; vojaĝi eksterlanden; Z. vojaĝis triaklase al Varsovio; estas ja io bela vojaĝi tiel familie Z. migri.
(fm) Esti sub la efiko de halucina substanco.
vojaĝo. Ago(j) de tiu, kiu vojaĝas: entrepreni vojaĝon Z; plezura, turisma, negoca vojaĝo; prova vojaĝo; vi ja scias, kia estas la vojaĝo de kondamnito Siberion B; (analoge) tiam leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo Z; ni bezonis por tio (transportado de cignovestoj) tri plenajn vojaĝojn Z; bonan vojaĝon!
vojaĝa. Rilata al vojaĝo(j): vojaĝa plano, agentejo; vojaĝa aventuro, plejdo.
vojaĝanto. Tiu, kiu vojaĝas: la aerŝipo alvenas, plena de vojaĝantoj Z. pasaĝero.
vojaĝilaro. Aro de la tualetaĵoj necesaj dum vojaĝo.
vojaĝisto. Tiu, kiu profesie aŭ specialiste vojaĝadas: komerca vojaĝisto; kiel la granda vojaĝisto pruvis en sia verko «Eŭropo en ok tagoj»! Z.
ekvojaĝi. Komenci vojaĝon: mi ekvojaĝos lundon matene.
kunvojaĝanto. Tiu, kiu vojaĝas kun alia persono.
travojaĝi (tr) Trairi, vojaĝante: neniam travojaĝita lando Z.
afervojaĝo. Vojaĝo, farita kun alia celo, ol turismo.
kaŝvojaĝanto. Tiu, kiu sin kaŝas en ŝipo, trajno, aviadilo ks, por vojaĝi nepagante aŭ senpasporte.
piedvojaĝi (ntr) Piede vojaĝi.
rondvojaĝo. Vojaĝo, kiu komenciĝas k finiĝas ĉe unu sama loko.
tienvojaĝo. Tiu parto de vojaĝo, kiu kondukas de la komenciĝa loko al la celo, k post kiu sekvas la revojaĝo: fervoja revenbileto validas du monatojn, sed por tienvojaĝo nur kvar tagojn.