PIV 2026 · Artikolo 11048
nomado
Derivaĵoj en la artikolo 5
nomado membro de tribo, klano k.s., kiu konstante migras de loko al alia, ne havante konstantan restadejon: la nomadoj de la stepoj la nomadoj de la sud-amerikaj arbaroj Sin. vaganto 1.
nomada vivanta kiel nomado, aŭ rilata al tia vivo: nomada popolo JCa nomada kulturo CCa
nomadi ntr vivi kiel nomado. ➞ vagi 1.
nomadismo vivmaniero de la nomadoj: paŝta nomadismo
malnomadiĝi fiksiĝi en daŭra loĝloko.
malnomadiĝo ago malnomadiĝi: la neolitika malnomadiĝo