PIV · 1720
★bat/i
① ★bat/i.
I - (tr)
1 (iu iun) Ektuŝegi per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ mantenata objekto): bati hundon, ĉevalon per vipo, kverelanton per pugno; azenon komunan oni batas plej multe Z; kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem Z, bati la buŝon al iu Z; bati sian bruston Z; bati sin sur la bruston Z (pentosigne); kion oni ankoraŭ batu en vi? X; batanto povas argumenti, batato devas silenti Z; (analoge) li al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj Z; li sian pezan glavon en la glacion batis Z. ☞ frapi, skurĝi, vergi. ➞ draŝi, tani.
2 (iu ion) Trafi per fortaj ektuŝoj, ordinare por pretigi: bati tapiŝon (por senpolvigi); bati ovojn (por omleto); batita kremo; oni batas la oron, por provi ĝian valoron Z; bati la veprojn (por timpeli ĉasaĵon); (analoge) bati la tablon per pugno (por akcenti diron); bati la pavimon (gapvagi); vojon batitan herbo ne kovras Z. ☞ kirli, lamenigi.
3 (io ion) Skue k abrupte trafi: la maro furioze batas la digon; altan arbon batas la fulmo Z; ne ĉio batas, kio tondras Z; greno batita de hajlo.
4 Ektuŝegi, por sonorigi: bati la tamburon Z, gongon, tamtamon; (analoge) bati la takton, la sturmon, la retreton; la horloĝo ĵus batis la kvaran.
5 (f) Venigi punon, malfeliĉon sur iun: Dio lin batu en tiu mondo k en ĉi tiu! Z; se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas Z; Mi batus vin k vian popolon per pesto X; (abs) tempo flatas, tempo batas Z. ☞ plagi.
6 Venkobati: tiamaniere David batis la Filiŝton X.
II - (ntr)
1 Ĵetiĝi per ripetaj skuoj: en la mezo de la salono batis alta fontano Z; pluvo batas en la fenestrojn; eĉ en granda ventego, kiam la ŝipo saltas k batas […] Z; dek blankaj cignoj sidiĝis sur la ĉaro k batis per siaj grandaj flugiloj Z; batas ventopuŝo; ho mia kor’, ne batu maltrankvile Z; (f) batas la atendado en la brusto Z. ☞ barakti, pulsi.
2 Soni: jam la dekdua horo batis Z; pro kio batas la tamburoj? Z.
3 Ⓣ Fari nenormalan bruan skuon: la motoro batas.
III -
sin bati, batiĝi. Kolere interŝanĝi batojn: sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas Z; se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke Z; niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis Z.
bato
1 Unuopa ago de iu, kiu batas, aŭ rezulto de tiu ago: jam ĉe la unua bato li falis; li forkliniĝas tiamaniere, ke la batoj falas sur Georgon Z; mi atakos, bato post bato, tiun ĉi kadukan vivon Z; doni al iu la baton de morto Z, la finofaran baton Z; la dekdu batoj de noktomezo.
2 ⛷ Ektuŝego per pugno aŭ piedo en boksado aŭ batalsportoj: subzona bato estas malpermesata en angla boksado.
3 (f) Subita malfeliĉo: la batoj de l’ sorto Z; la perfido de la edzino estis por li dolora bato.
batadi. Ripete, longe bati:
1 (tr) la vilaĝanoj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon Z; li tie sin batadis kun kolegoj Z; (f) batadi la venton Z (senutile penadi).
2 (ntr) batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio Z; lia koreto batadis per forto spasma Z.
batado. Longa sinsekvo da batoj: li apenaŭ resaniĝis de la kruela batado; batado de lakto (kirlado de kremo) produktas buteron X; trankviliĝu de l’ batado, ho mia kor’! Z.
bataĵo. Ŝvelaĵo lasita de bato.
batiĝo
1 Kverelo kun interŝanĝo de batoj: vi implikas lin en batiĝojn k en friponaĵojn Z.
batilo
1 Ilo por bati: batilo por tapiŝoj, por lavi tolaĵon Z; viandobatilo.
albati (tr)
1 Abrupte alproksimigi ion al io: albati pordon Z (ĵetfermi); ⊕ la sableroj transportitaj de la vento, la ŝtonoj transportitaj de la akvo albatas la rokon; albata erozio (erozio, rezultanta el albatado; Sin. korazio).
2 Fiksi per batado: albati hufojn al ĉevalo Z; albati kovrilon de ĉerko Z.
albatiĝi. Trafi ion: albatiĝi al angulo de meblo.
debati (tr) Forpreni, forigi batante: kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo X; debati la kapojn al papavoj Z; (f) neniaj mokoj nin debatos de la vojo Z.
disbati (tr) Dispecigi per batoj: Abrahamo disbatas per martelo la ŝtonajn idolojn Z; ili venis k disbatis iliajn tendojn k ekstermis ilin X; el la tero disbatita de la piedoj fariĝis marĉo Z; (f) dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj Z; ĉiuj liaj revoj estis krude disbatitaj; disbati ies argumentojn.
ekbati. Subite, komence bati:
1 (tr) ekbati fajron Z (per fajrilo); ekbato de nazo aperigas sangon Z; ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj Z (inter la popoloj);
2 (ntr) la koko ekbatis per la flugiloj Z.
elbati (tr) Eligi per batoj: se li elbatos denton de via sklavo […] X; li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn Z; elbati fajron el ŝtono Z, cindron el pipo.
enbati (tr) Pene enigi per batoj: enbati najlon en muron; (f) malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon! Z.
forbati (tr) Neniigi, batante: hajlo forbatis la rikoltojn.
kunbati (tr) Bati unu objekton kontraŭ alian: kunbati la dentojn Z, la manojn Z.
rebati (tr)
1 Reciproki per bato: rebati ekbaton Z.
2 Repuŝi per bato(j): rebati pilkon; rebatu ilin, restas nur momento! Z; (f) rebati malbonan tenton Z.
3 Trafe kontraŭmeti, respondi per taŭga kontraŭdiro: rebati argumenton B; mi povus facile per malmulte da vortoj rebati tiujn atakojn Z; por ke tiu oficiala Deklaracio povu servi kiel bona rebatilo Z. ☞ refuti.
trabati (tr)
1 Rompi, malfermi per batoj: unu ondego trabatis tabulon Z (de la ŝipo); trabati al si vojon en la neĝo Z, inter la homoj Z.
2 (+ sin) Antaŭenpuŝi, flankenigante la aliajn: ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj – rigardu do ĉirkaŭen! Z; (f) jam de du vojoj vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati Z; trabatadi sin en la vivo Z.
akvobato. Forta skuo, kiu produktiĝas kontraŭ la parietoj de distribu-tubo, kiam, elfluiginte kelkatempe la akvon, oni abrupte fermas la kranon.
bastonbato. Unuopa bato de bastono: bona porcio da bastonbatoj Z.
divenbato. Ludo, en kiu okulbendita ludanto devas diveni, kiu frapas lian surdorse metitan manon.
ebenbati (tr) Ebenigi per batado: ebenbatita vojo Z.
fulmobati (tr)
1 Trafi per fulmo.
2 Doni subitan baton kvazaŭ per fulmo.
glavbati, glavobati (tr) Bati per glavo.
korbato. Ĉiu el la ciklaj kontrahiĝoj (sistoloj) de la koro, percepteblaj kiel batoj kontraŭ la toraka parieto. ☞ pulso.
kornobati (tr) Bati per siaj kornoj (pp taŭro ktp).
orbati (ntr) Per martelado doni al oro formon de tre maldika folio.
martelbato. Unuopa bato de martelo.
pavimbatilo. Instrumento, uzata por la batebenigo de ŝtona pavimo, k konsistanta el ligna klabo kun du kurbaj teniloj. Sin. manramo.
piedbati (tr) Bati per la piedo: H. piedbatas la plankon Z.
rembato. Ĉiu el la puŝoj faritaj per remilo en akvo.
sortobato. Subita grava malfeliĉo.
stampbati (tr) Stampi per bato: stampbati monerojn.
ŝtipbatilo Z. Aparato konsistanta el stegoj k el pezega bloko, alterne levata k faligata, por enbati ŝtipojn, fostojn kc en grundon.
vangobati (tr) Doni al iu baton sur vangon per la mano.
venkobati (tr) Venki en batalo: ĉi tie Hanibalo venkobatis Flaminion Z; la Izraelidoj estis venkobatitaj X.