← Reen al D

PIV · 3400

★draŝ/i

draŝ/i (tr)
Treti aŭ bati rikoltitan grenon, por malfiksi k apartigi la grajnojn: ne fermu la buŝon al bovo draŝanta X; draŝi grenon X, hordeon X; (f) draŝi fojnon (vane peni).
(f) Forte bategi: draŝi al iu la dorson B; mi draŝos viajn korpojn per dornoj X; draŝi pianon.
draŝado
Ago draŝi 1.
Batado (speciale de policistoj al arestitoj).
draŝaĵo. Greno draŝita.
draŝejo. Loko, el seka k malmola tero, kie oni draŝas: Boaz ventumas hordeon dum tiu ĉi nokto en la draŝejo X; la filino de Babel estas kiel la draŝejo dum la draŝado X; grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo X; se silentas draŝejo, malpacas loĝejo Z.
draŝilo. Malnova manlaborilo por draŝi, konsistanta el du kunligitaj bastonoj: (f) mi faros vin draŝilo akra, dentohava X.
draŝmaŝino. Maŝino por draŝi.  draŝrulo.