← Reen al K

PIV 2020 · 7797

kirl³i

kirl3i (tr) Komuniki al likvo rapidan turniĝan movon, kiu ordinare naskas ŝaŭmon: kirli ovojn B, kremon; iom kirli en la potoj k gustumi Z; la uragano kirlis la ondegojn de la maro; la folioj pelitaj de l’ vento kirle flugis. agiti, skui, vipi, batmiksi, turnomovi.
kirlo
Rapida rondoturno de fluido: kirloj el flamo k cindro; akvokirlo Z; ventokirlo Z ( ciklono); (f) kirlo da tumultaj emocioj.
(pp vektora kampo) Alia vektora kampo, kies komponantoj dependas de la partaj derivaĵoj de la unua, k kiu en ĉiu punkto reprezentas ties infiniteziman kirlan movon.
kirlado. Ago de iu, kiu longe kirlas: kirlado de majonezo.
kirliĝi. Rapide turniĝi, ofte kun ŝaŭmo: la maro kirliĝis sub la vento; polvo, neĝeroj kirliĝas en la aero; (f) la pensoj kirliĝis en lia cerbo.
kirliĝo. Fariĝo de kirlo: estis vera kirliĝo de urbanoj k vilaĝanoj Z.
kirlilo. Aparato por rapide kirli ovojn, ŝaŭmigi lakton ktp: elektra kirlilo.