← Reen al M

PIV 2020 · 10660

★mov/i

mov/i (tr)
Transigi objekton en alian lokon: movi pecon sur la ŝaktabulo; ne movu la tablon; Am’, kiu movas sunon k la stelojn B; veturilo movata de la homa forto, de vaporo, de elektro; (ŝarĝojn) ili mem ne volas movi per sia fingro N; (f) movi ĉielon k teron (ĉiarimede klopodegi). ĵeti, loki, meti, puŝi, ŝovi.
Ŝanĝi la pozicion de membro aŭ de parto de korpo aŭ objekto: ili eĉ tute ne movis la buŝon Z; li kelkfoje movis sensone la lipojn Z; neniu movis flugilon nek krietis X; li ne plu povis movi la brakon; movi la okulojn dekstren; (analoge) la saliko movis siajn branĉojn en la vento Z; la vento movis la branĉojn Z. balanci, levi, skui, svingi.
(f) Instigi, agigi: pasio lin movas; eble tio ĉi plaĉus al li k movus lin ion fari por nia afero Z; la plimulto el la homoj estas movataj de sentoj k antaŭjuĝoj.
sin movi
Ŝanĝi la pozicion de sia korpo: oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte Z (pf).
Moviĝi: la ŝipo sin movas per vaporo Z; kiel stelo nur en sia rondo sin povas movi […] Z.
movo
Ĉiu aparta ŝanĝo de loko, pozicio aŭ stato: ŝako per movo de la kuriero; la movoj de montrilo, de artikigita peco; pala vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro Z; per fulma movo ŝi forĵetis la tukon Z; per unu sola movo de la piedo; (f) la movoj de la animo.
Izometrio de spaco al ĝi mem, speciale de eŭklida spaco; tiam ĉiu movo estas kunligaĵo de reflekto, translacio k rotacio.
mova. Rilata al mov(ad)o: mova forto Z. kineta.
movado
Ripetata aŭ ripetebla, aŭ longedaŭra movo: ŝi faris movadon per siaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio Z; reŭmatismo malfaciligas al mi la movadon de la dekstra brako; la akuzativon ni uzas, por montri movadon al ia loko Z.
Serio da diversdirektaj movoj: la strata movado B; kiam ili eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon Z; la Brown-a movado (de partikloj en emulsio). trafiko, kursadi.
🅢 Tuto de la planita agado de iu organizo aŭ de spontanea agado de neorganizitaj membroj de socio: socia movado; la laborista movado; li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon Z; la E.-Movado; tuj en la komenco de nia movado mi deklaris […] Z.
Translokiĝo de korpo en la spaco: oscila movado; flulinia movado de gaso aŭ fluido (kiam la vojlinio de ĉiu ero havas nenian abruptan direktoŝanĝon nek sur sin mem enfermitajn kurbojn); rekta, unuforma, varia, unuforme akcelata movado; la eterna movado (de senfine funkcianta maŝino).
Translokiĝo de trupoj: oni anoncas gravajn movadojn de taĉmentoj ĉe la landlimo; flanka movado; ĉirkaŭira movado; movadmilito.
movebla. Tia, ke oni povas ĝin movi: movebla meblo Z; la movebleco de armeo.
moveblaĵo Aĵo, kiun oni povas transloki (mebloj, valorpaperoj ks).
moveco. Eco de korpo, kiu kapablas sin movi: la moveco estas principe la karakterizaĵo de la animala regno.
moveto. Malgranda movo: ŝajnis, ke li levas la kapon k moveton faras, por ekparoli Z.
moviĝi
Ne resti sur sia loko aŭ en la antaŭa pozicio: eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas Z; koro pleniĝas – lango moviĝas Z; kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝas sur malfacila vojo Z; neniu venteto moviĝis Z; la boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko; (f) en lia koro moviĝis poetaj pensoj Z. ŝanceliĝi, tremi.
Sin movi: ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero X; mi ne kuraĝis moviĝi B; ne moviĝi de la seĝo B; sur la strato komercaĉante moviĝas amaso Z.
moviĝo. Stato de io, kio moviĝas: la moviĝo de la branĉoj, de la mara hulo; (analoge) Moor, kun sovaĝa moviĝo Z; li fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj Z.
moviĝadi. Daŭre aŭ ripete moviĝi: la kapo de la arbo moviĝadis Z; la plumoj de lia bireto moviĝadis Z; (f) kiuj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino? Z; la neregula moviĝado de la kandela flamo Z.
moviĝema. Volonte aŭ facile moviĝanta: al lia ombro, pintoj moviĝemaj de l’ arbareto Z; la alte amasiĝinta moviĝema sablo Z; moviĝema besto B; jona moviĝemo; moviĝemo de karaktero B.
movilo Z. Aparato aŭ rimedo por movi ion. motoro.
movilaro. Tuto de la iloj de maŝino, mekanismo: la movilaro de horloĝo. radoaro.
movokomenca. Troviĝanta ĉe la komenco de movado: la Biblioteko donis puŝon antaŭen, puŝon ne unufojan sed movokomencan Z.
movoplena. Plena de movado: la movoplenaj stratoj de la urbo Z.
dismovi. Movi, apartigante: la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l’ vento Z.
dismoviĝi. Disiĝi per ia movo: la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento Z.
ekmovi. Komenci movi: Mi ekmovos la ĉielon k la teron X; fari la ekmovon (ĉe ŝako).
ekmoviĝi. Komenci moviĝi: la trajno, la armeo ekmoviĝis; (f) tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis Z; la malbonaj pensoj povas ekmoviĝi en nia koro Z.
elmoviĝi. Ekspedicie aŭ migre eliĝi: la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto X; li elmoviĝis k venkis Z.
makromova, ampleksmova (pp ŝraŭbo) Servanta por rapide k multe movi la tubon de mikroskopo aŭ de alia optika aparato.
mikromova (pp ŝraŭbo) Servanta por malrapide k tre malmulte movi la tubon de mikroskopo aŭ de alia optika aparato.
primovada. Rilata al movado 3, precipe al la E-a movado: primovadaj eseoj.
senmova. Tute ne moviĝanta: per senmovaj okuloj ŝi rigardis Z; akvon senmovan kovras putraĵo Z.
senmove. Ne farante movon: la virino staris senmove Z.
senmovigi. Malhelpi moviĝi: senmovigi pecon ( kojno, inercio).
formovi. Forigi, movante: formovu tiujn ŝtonojn for de la vojo.
memmova. Aŭtomata.
nemovebla. Tia, ke oni ne povas ĝin movi: nemovebla fundamento, instalaĵo.
nemoveblaĵo Aĵo fiksa, ne translokebla: la nemoveblaĵoj en heredaĵo.
facilmova Z. Tia, ke li, ŝi, ĝi facile moviĝas: facilmova pantero; (f) ne decas per facilmovebla saĝo […] komentarii la sanktan tradicion Z.
kapmovo. Movo de la kapo: fari aprobajn kapmovojn Z.
lantmova. Nur malrapide moviĝanta: lantmova maljunulo; (analoge) lantmova filmo.
libermova. Havanta la liberecon de siaj movoj.
pasmovo Movo, per kiu futbala ludanto transdonas la pilkon al alia.
propramova. Rezultanta el propra iniciativo: propramova decido; mi propramove volis montri al la mondo E-ista, ke mi ne malaprobas […] Z.
psikomovo. Ψ Ŝanĝo de stato en la psiko, simila al movo aŭ gesto de la korpo, sed povanta okazi sen fizika esprimo: decido estas psikomovo; por pardoni ne sufiĉas diri «mi pardonas», necesas psikomovo, t.e. nova sinteno al la pardonato.
ŝtelmove. Per movoj, kiujn oni penas kaŝi: li ŝtelmove eliris tra la pordon Z.
trimova. Efektiviĝanta per tri movoj: trimova problemo (de ŝako).
turnomovi 🍴 Movi saŭcon, miksaĵon ks per rondiraj movoj, por bone kunmiksi la ingrediencojn. kirli.