PIV 2020 · 15189
★ŝov/i
★ŝov/i (tr)
1 Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas: ŝovi pakaĵon sur la planko B; ŝovu la ŝrankon en tiun angulon; li ŝovis la ĉapon forte malsupren Z; li ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian Z; li ŝovas oran ringon sur ŝian fingron Z; ŝovi sian manon en poton Z; ŝovi leteron en sian poŝon B; provi ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono Z; ŝovu ĝin en la tirkeston!; ŝovi la piedojn (brue sur la planko). ☞ tiri 1, treni.
2 Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi: kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas Z; kien vi vin ŝovas, barbulo? Z; ne ŝovu vin inter edzo k edzino!; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni k ŝovas nin antaŭen Z; (analoge) ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Z
ŝov. Onomatopeo, esprimanta la bruon de ŝovo: aŭdiĝis la ŝov de piedoj.
ŝovo
1 Ago de iu, io ŝovanta: ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas k donas al la boato bonan ŝovon Z; per unu sola ŝovo li delokigis la gapantojn.
2 💻 Operacio, en kiu oni movas ĉiujn bitojn de komputila vorto dekstren aŭ maldekstren: aritmetika, logika, cikla ŝovo.
ŝovebla. Tia, ke oni povas ĝin ŝovi: ŝovebla forno, septo, tegmento.
ŝoviĝi. Moviĝi pro ŝovo(j): la seĝo ŝoviĝis, k li preskaŭ falis; la basko de la mantelo ŝoviĝis flanken Z; robo ŝoviĝanta sur la planko.
ŝoviĝo, ŝoviĝado. Translokiĝo per ŝovo(j): ŝoviĝado de limako Z, de serpento; katastrofa ŝoviĝado de la grundo; ŝoviĝado de la piŝto en la cilindro.
alŝovi. Alproksimigi, ŝovante: li alŝovas la seĝon Z; alŝovu al mi (sk. la pladon) k mi manĝos la ĉasaĵon X; la lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro Z; (analoge) Ĥlestakov (alŝovante sin) Z.
deŝovi
1 Malproksimigi, ŝovante: deŝovi seĝon Z; (analoge) Marja A. (deŝovante sin) Z; la pordo deŝoviĝis de la hokoj Z.
2 📖 Aranĝi parton de teksto en alia distanco de la marĝeno ol la cetera teksto: deŝovi la unuan linion de alineo. ☞ alineo, krommarĝeno.
disŝovi. Disigi, ŝovante: A. embarase disŝovas la brakojn Z; k jam la kruroj sin disŝovas en sonĝo de volupt’ W; la pordokurtenoj iom disŝoviĝis Z.
elŝovi
1 Eligi, ŝovante: birdeto elŝovas la kapeton el la nesto Z; avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino Z; unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita Z; kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano X; (f) sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj Z.
2 (f) Antaŭenmeti, ekprezenti: elŝovi demandon; kaŝu, kiom vi povos, mensogo sin elŝovos Z (montros); miljaroj ne povis, minuto elŝovis Z; tiaj personoj diras malveron k post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn Z; elŝovebla (Sin. teleskopa) anteno.
enŝovi
1 Enigi, ŝovante: enŝovi paperujon en sian poŝon; li deŝiris unu rozon k enŝovis ĝin sur la ĉapelon Z; k mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvar cent Z; enŝovi la kapon en kusenon B; tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj Z; li senbrue enŝoviĝis en la ĉambron; (f) mi havas alian opinion, sed mi ne volas enŝovi min kun mia opinio Z; 💻 eltondi k enŝovi tekston per la muso; ♉ enŝoviĝivaj okuloj de heliko.
2 ⚥ Enŝovi nukleotido(j)n en polinukleotidan ĉenon: enŝova mutacio, enŝovebla faĝo.
3 (f) Enmeti, enkonduki: en la mezon de tiu soleno estas enŝovata granda vespermanĝo Z; enŝovi vorton, alineon en tekston.
forŝovi
1 Forigi, ŝovante: ne forŝovu la antikvajn limojn X; la tera kovro forŝoviĝis kiel flugetanta tuko Z; la pordokurteno forŝovetiĝis Z.
2 (f) Formeti: forŝovi la solvon trans la teran vivon Z; kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas Z.
kunŝovi
1 Kunigi, ŝovante: kunŝovi la fenestrokurtenojn; kunŝovi la krurojn; ŝiaj mallarĝaj brovoj iom kunŝoviĝis Z.
2 📖 En fotokompostado, alĝustigi la interspacon inter apudaj signoj depende de la kombinaĵo de tiuj signoj: pro kunŝovado VAVAVA povas bezoni malpli da spaco ol VVVAAA.
preterŝoviĝi. Pasi preter: ili ne donis atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili Z; (f) ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ ŝia animo Z.
subŝovi
1 Glitigi ion sub alion.
suprenŝovi. Glitigi supren: li suprenŝovis al mi la veston eĉ kun la subjupo ĝis la mentono U.
surŝovi. Glitigi sur: li surŝovis la kapuĉon sur la kapon Z; ŝi surŝovis la robon, levante la brakojn k movante la koksojn.
surŝoviĝo ⊕ Glito de terena bloko ks sur alian.
traŝovi. Irigi tra io, ŝovante: la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante Z; tra fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron Z; (f) al la bela Sara la malnovaj historioj traŝoviĝis tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno Z.
transŝovi
1 Σ Rekonduki al la landlimo neakceptitan enmigrinton aŭ kaŝe envenintan fremdulon.
2 Ψ Fari transŝovon.
transŝovo Ψ Procezo, per kiu nekonsciaj afekciaĵoj fiksiĝas sur iu persono, kun kiu la subjekto rilatas k kiu anstataŭas ilian originan objekton.
transŝovado. Ago de ŝtato, kiu transŝovas nedeziratan personon ekster siaj limoj.
ruĝenŝoviĝo 🔭 Ŝoviĝo de la spektraj linioj en la direkto al la ruĝa parto de la spektro pro la efiko de Doplero aŭ pro forta gravito: laŭ la praeksploda teorio, pro la ekspansio de la universo, la lumo de foraj galaksioj ruĝenŝoviĝas.