PIV 2020 · 15190
★ŝovel/i
★ŝovel/i (tr)
1 Depreni k transŝuti per ŝovelilo: ŝoveli sablon, karbon, grenon; (analoge) ŝoveli irejon en la neĝo; laŭlonge de la domoj estis ŝovelita irvojeto Z.
2 ⚓ Forĵeti la akvon el boato per ŝovelilo.
ŝovelado. Agado de iu, kiu ŝovelas.
ŝovelilo
1 Speciala ilo, konsistanta el larĝa, iom konkava, ordinare metala, plato kun longa tenilo.
2 Samspeca ilo, kun mallonga tenilo por hejmaj uzoj, aŭ por ŝoveli akvon el boato: polvoŝovelilo. ☞ ŝkopo, ŝpato.
ŝovelmaŝino. Maŝino, kiu forprenas teron, ŝtonojn aŭ alian materialon per mekanike movata kulerego, artike ligita al movebla brako; ofte surraŭpa, iufoje surrada; kun dizela aŭ elektra motoro, k mekanika (per kabloj) aŭ hidraŭlika transmisio: puŝŝovelmaŝino (kiu laboras puŝante), retroŝovelmaŝino (kiu laboras tirante). Sin. ŝarĝatoro. ☞ buldozo.
forŝoveli. Forĵeti, ŝovelante: antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita Z.
polvoŝovelilo. Ŝovelilo kun longa aŭ mallonga tenilo, por forporti polvon k aliajn balaaĵojn post balaado.