PIV 2026 · Artikolo 15104

★ŝarĝo

Litero Ŝ★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 17
  1. ŝarĝa
  2. ŝarĝi
  3. ŝarĝad/o
  4. ŝarĝist/o
  5. ŝarĝit/o
  6. aferŝarĝit/o
  7. gazet/ar/a aferŝarĝit/o
  8. elŝarĝi
  9. elŝarĝad/o
  10. malŝarĝi
  11. pag1oŝarĝo
  12. senŝarĝig/i
  13. senŝarĝiĝ/i
  14. superŝarĝi
  15. superŝarĝo
  16. transŝarĝi
  17. troŝarĝi
★ ŝarĝo
1 tuto de pezaj objektoj portataj de iu: la ĉevalo malleviĝis sub la ŝarĝo Z sur ĉeval’ de najbaro la ŝarĝo ne pezas Z oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata MT al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza Z ĉu do ne egale,
Sub kies ŝarĝo ĝemas mi azeno fatale? KKa
peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo MT
2 tuto de varoj transportataj de veturilo: kamiono kun plena ŝarĝo kamiono kun duona ŝarĝo depreni la ŝarĝon de vagono utila ŝarĝo la plena ŝarĝo minus la taro 1 ŝarĝo de barĝo, aŭto ➞ ŝarĝomaksimumo, kargo.
3 forto estigata de surmetita maso, kaj efikanta sur ian parton de konstruaĵo: unuforma ŝarĝo centrita ŝarĝo la pilieroj ricevas la tutan ŝarĝon de la arkoj kompensa ŝarĝo ➞ ŝarĝokapablo, ŝarĝolinio.
4 (figurasence) io peniga, kion oni trudas al iu: ĉiu havas sian ŝarĝon siajn zorgojn Z ili liberigu min de tute senutilaj ŝarĝoj Z la virino nun estis por ili ŝarĝo Z mi fariĝis ŝarĝo por mi mem MT por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo MT lia ŝarĝo la ŝarĝo trudata de li estos deprenita de sur viaj ŝultroj MT mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza NT
ŝarĝa tia, ke ĝi ŝarĝas: promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa Z la sorto donis al mi rolon tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan Z
ŝarĝi tr
1 meti sur iun aŭ ion portotan ŝarĝon: oni ŝarĝis lin per la aĉetitaj manĝaĵoj Z ŝarĝi azenon per sakoj da terpomoj ŝarĝi veturilon B ŝarĝi ŝipon B alte ŝarĝitaj foiraj helpistoj Z la tri reĝoj, ŝarĝitaj per donacoj
(figurasence) letero ŝarĝita per mono kamparano ŝarĝita de jaroj
(analoge) spongo ĝin la azenon nun ŝarĝis KKa
2 surmete plenigi ion ĝis plena kapacito: ŝarĝi tablon per pladoj ŝarĝi breton per libroj stomako ŝarĝita de manĝoj
(figurasence) ŝarĝi la aeron per karbona dioksido senutile ŝarĝi sian memoron per faktoj ŝarĝita heredeco
3 (figurasence) trudi al iu ŝarĝon: pardonu ke mi denove ŝarĝas vin per peto Z pardonu , ke mi ŝarĝas Vin per miaj komisioj Z tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas Z leĝistoj! vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj NT li ŝarĝis sian popolon per pezaj impostoj la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro MT homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo MT
ŝarĝado ago, per kiu oni metas ŝarĝon en ion aŭ sur ion aŭ iun.
ŝarĝisto homo, kies metio estas transporti ŝarĝojn.
ŝarĝito
1 ŝarĝita persono.
aferŝarĝito oficiala proparolisto de registaro, instanco, entrepreno k.s.: unika kazo koncernas Tajvanon, kie la Sankta Seĝo ekde 1979 reprezentiĝas ne de nuncio, sed nur de simpla «aferŝarĝito ad interim» (portempa) AZe
gazetara aferŝarĝito aferŝarĝito, kiu komunikas kun la gazetaro komisie de iu instanco.
elŝarĝi elporti ŝarĝon de iu loko al alia: elŝarĝi barelojn el vagono ➞ elkargi.
elŝarĝado ago elŝarĝi: ŝipanaro multmane okupita je elŝarĝado de kestoj Z
malŝarĝi igi iun aŭ ion ne plu ŝarĝita: malŝarĝi kamionon en la bazaro mem oni tiam malŝarĝis la kamelojn
pag1oŝarĝoŝarĝo, kiun havas la akceptanto de poŝta paketo pagi la valoron de la sendaĵo plus la eventualajn sendokostojn: sendi librojn kun pagŝarĝo ➞ poŝtorepage.
senŝarĝigi forigi trudan devon, zorgon k.s. for de iu aŭ io: senŝarĝigi sian konsciencon Z
senŝarĝiĝi iĝi senŝarĝigita: ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis Z
superŝarĝi ŝarĝi iun aŭ ion trans la norma kapablo: aŭtobusojn oni ne devas superŝarĝi (figurasence) superŝarĝita per laboro superŝarĝita per ŝuldoj
superŝarĝo pezo ŝarĝita super la norma: vi devos pagi por tiu superŝarĝo
transŝarĝi movi la ŝarĝon de unu veturilo en alian: la kaptaĵo de la trolŝipo ja estis transŝarĝita en la kargoŝipon marmeze MD
troŝarĝi surmeti troan ŝarĝon al iu aŭ io (proprasence kaj figurasence): la hodiaŭa lernado verŝajne troŝarĝis mian cerbon SSz