PIV · 7333
★kapabl/a
★kapabl/a
1 Povanta fari ion; havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion: ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla agado? Z; kelkaj esperantistoj tute ne estas kapablaj por trankvila diskutado Z; virino en tia stato estas kapabla je ĉio Z; persono kapabla por altranĉado Z; laboro, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi Z; esti kapabla legi, skribi k kalkuli. ☞ taŭga.
2 Havanta multajn kapablojn, lerta k kompetenta: oni diras, ke li estis iam kapabla homo Z; la plej lerta k kapabla el ĉiuj Z.
kapabli (tr) Havi la kapablojn por: mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion Z.
kapablo, kapableco. Eco, forto aŭ lerto aŭ scio, necesa por ion fari: tio estas knabino kun kapabloj! Z; Dio donis oficon, Dio donas kapablon Z; per pensolibero oni difinas la kapablon esprimi k publikigi sian penson sen malhelpo; atenti, kiom multe oni havas la kapablon tiri Z; ŝi akirus la kapablon flugi k fari sin nevidebla Z; tiel longe, ĝis mia kapo perdos la kapablon de ĉia memorado Z; komprenkapablo Z; ricevi parolkapablon Z; havi kapablecon por desegnado Z.
malkapabla. Tute ne posedanta kapablon: malkapabla administranto B; ho malkapabla estaĵo! Z.
nekapabla. Ne havanta la ecojn por ion fari: mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro Z; ĉu ni estus nekapablaj fari tion? Z; oreloj nekapablaj distingi ian sonon Z; en okazo de mia morto aŭ nekapabliĝo por laboroj Z.
senkapableco. Tuta manko de kapabloj: konscio pri sia propra senkapableco Z.
labornekapablo. Provizora aŭ definitiva nekapablo normale labori.
ŝarĝokapablo. Tia ŝarĝo, kiom kapablas utile transporti difinita veturilo.