PIV · 7334
kapacit/o
kapacit/o ☐
1 Gasa, likva aŭ solida materikvanto, kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo.
2 Fizika grando, karakterizanta la ŝargokapablon de akumulatoro, k egala al la elektrokvanto, kiun la akumulatoro povas liveri, se ĝi estas malŝargiĝinta en iuj kondiĉoj; simb.: Q. ☞ amperhoro.
varmokapacito ☐ La varmokvanto necesa por plialtigi je temperaturunuo la temperaturon de iu korpo: varmokapacito de gaso je konstanta premo, konstanta volumeno. ☞ specifa varmo.
kapacitanco ⏚ (pp kondensilo). Fizika grando, egala al la kvociento de la ŝargo (elektrokvanto) sur unu el la kondensilaj platoj per la potencialdiferenco inter ili; simb.: C. ☞ farado.