PIV 2026 · Artikolo 17854

produktiva

Litero P

produktiva tia, ke ĝi multe produktas; kapabla ion produkti, precipe en granda kvanto: ĉiu vastiganto povu purigi sin antaŭ la publiko per ia alia laboro egale forta, egale produktiva Z li apartenas al la plej produktivaj verkistoj en la tutmonda literatura historio NGu viaj provoj estas pli kaj pli sukcesaj kaj produktivaj RE!
produktivo
1 kapablo ion produkti: por kreskigi produktivon entreprenoj povas uzi novajn maŝinojn kaj tiel redukti nombron de postenoj SMa Sin. kapacito 4, laborkapacito.
2 EKOL kvanto de biomaso produktata en unuo de areo aŭ volumeno de ekosistemo dum unuo de tempo.
produktiveco
1 eco esti produktiva.
2 rilato inter produktitaj kvantoj kaj la faritaj laboroj aŭ elspezoj.