PIV · 16432
★varm/a
★varm/a
1 Estiganta la karakterizan sensaĵon, kiun produktas fajro: varma forno, plado, supo, suno, klimato, ĉambro, vetero; la animaloj kun varma sango; havi varman lokon Z; ĉu hodiaŭ estas varme? Z; ĉi tie estas varme k komforte Z. ➞ -ej/ 2.
2 Perceptita de konscio kiel sidejo de la interna natura brulado (pp korpo aŭ korpopartoj): havi varman haŭton, varmajn manojn; senti sian kapon varma (pro febro); teni al si la piedojn varmaj.
3 Konservanta la efikojn de la interna brulado k ŝirmanta kontraŭ ekstera vetero: varma lano, vesto, kovrilo; teni al si varme la stomakon Z.
4 (f) Plena de fervoro, de entuziasmo, de simpatio: varma amiko Z, admiranto, partiano; (analoge) varma akcepto, danko, gratulo; homo kun mola k varma koro Z; ŝi eldiris sian aflikton per varmaj vortoj Z; lia manpremo estis varma k kora Z; varma temperamento (inklina al amorado); li nin varme salutis.
5 Plena de ekscito, de inciteco, de batalemo: varma disputo, batalo; (analoge) tio estis varma angulo (sur batalkampo); varma tago.
6 (pp la odoro de ĉasata besto) Ankoraŭ freŝa, signifanta, ke la ĉasaĵo tie pasis antaŭ nelonge: varmaj spuroj; (analoge) ♠ vi estas varma (proksima al la serĉata objekto de la ludo).
7 ☆ Donanta impreson de varmo pro la viveco de la flavaj k ruĝaj koloroj: la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj.
varmo
1 Sento, kiun kaŭzas la proksimeco de fajro, la elmeto al sunradioj ktp: ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn Z; la varmo de febro; la varmo jam tute forlasis la mortanton.
2 Alta temperaturo: ili sidis ĉe la varmo de hela fajro; la varmo de la ĉambro k la bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo Z; mi amas la varmon de la nordlandaj someroj; la animala varmo (produktata en vivantaj korpoj per la interna katabolo); varmofrapo.
3 ☐ Energiformo rilata al moviĝoj de la atomoj en materio: formiĝa varmo (varmoefekto ĉe formiĝo de certa kvanto, ekz. molo, da substanco el la elementoj pritraktataj); specifa varmo (kvanto da varmo necesa, por altigi je unu varm-unuo la temperaturon de unu mas-unuo de difinita substanco; ☞ varmokapacito). Rim. En tiu senco oni konservas ĉe la kunmetaĵoj la o de varmo, por eviti konfuzon: varmobedo, varmodomo, varmokapacito, varmokonduka, varmomaŝino, varmoondo ktp. ☞ termo/.
varmeco. Eco de io varma: la varmeco k beleco de ĉi tiu nekonata paradizo Z; (f) la varmeco de liaj sentoj kontraŭ mi, de lia akceptado, de lia parolo min surprizis; meti en la diskuton multe da varmeco. ☞ ardo.
varmeca. Rilata al varmo 2: la varmeca povo, valoro de materialo.
★varmega
1 Tia, ke ĝia temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo: forĝu feron, dum ĝi estas varmega Z; en la plej varmegaj landoj la suno faras el ili negrojn Z; estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson! Z.
2 (f) Tre fervora, pasia: varmegaj kisoj; varmegaj lipoj kun malica koro X; la ofico estas unu el tiuj, kiujn mi plej varmege deziris ricevi B.
3 (f) Plena de tre forta ekscitiĝo: jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo – k nur unu homon ni perdis Z; varmega disputo; (analoge) varmega pipro.
★varmege. En varmega maniero: tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon Z.
varmego
1 Tro alta, malsaneca varmo de nia korpo: ŝian korpon bruligis varmego, naskiĝinta de malsato, sendormeco Z; sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego Z.
2 Tre alta temperaturo de fizika korpo: en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni Z; la varmego premis Z (sufokis).
3 (f) Tre forta koremocio: brakumoj k kisoj de surpriza varmego.
varmejo. Hejtata flordomo: varmejo por malsanemaj kreskaĵoj Z.
★varmeta. Iom varma; apenaŭ pli varma, ol nia korpo: lavi vundon per varmeta akvo B; la forno estis nur iom varmeta Z; (f) ĉar vi estas varmeta (nek favora, nek malfavora), mi elsputos vin el mia buŝo N. ☞ tepida.
varmiga. Kapabla havigi varmon: antaŭ ol la suno estos bone varmiga X; la neĝo kuŝis varmige super la semitaĵo Z.
varmigi
1 Igi varma: ŝi varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn Z; la limako ricevis la permeson varmigi sin en la suno Z; varmigi al si la piedojn; la suno varmigas la teron Z; varmigi sur brulilo la provtubon; varmigu la ĉambron k donadu akurate la medikamenton Z.
2 (f) Igi ekscita: la diskuto varmigis la kapojn; tiuj, kiuj sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino X.
varmigilo. Aparato, por varmigi la piedojn, la manojn ks: litvarmigilo.
varmiĝi
1 Iĝi varma: la birdo estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis k denove ekvivis Z; la ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmiĝi interne Z;
2 la aksoj varmiĝas dum la veturado B;
3 ĉe tiu penso lia koro varmiĝis.
varmumi (ntr) Eksenti doloran iritan sensaĵon, kiel per frotado de la vesto sur la haŭto: la gluteoj de bebo facile varmumas.
varmeltena. Tia, ke ĝi kapablas rezisti tre altan temperaturon: varmeltena plado, vitro.
varmoestiga ⚥ Estiganta varmon en la organismo: lipidoj estas varmoestigaj. ☞ varmoproduktado, varmoreguligo.
varmokonduka. Tia, ke ĝi bone kondukas la varmon: varmokonduka materialo.
varmoondo ❄ Subita altiĝo de la aera temperaturo en tuta regiono.
ekvarmiĝo ⚕ Subita k pasema varmosento, kiu iradas de la korpo al la kapo: la ekvarmiĝoj de la klimaktero.
★malvarma
1 Estiganta la karakterizan sensaĵon, kiun kaŭzas glacio: malvarma marmoro, ĉambrego, lando; en la malvarma matena horo Z; estis terure malvarme Z; estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj Z. ☞ frida.
2 Perceptita de konscio kiel sidejo de nesufiĉa interna brulado: havi malvarmajn fingrojn; muta k malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron Z; kun blue malvarmaj lipoj ŝi preĝadis en la malplena preĝejo.
3 Senemocia, senpasia, senpartia: kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco!; malvarma rezonado, diskutado Z, prudento, stilo; malvarma oratoro; malvarme k trafe juĝi aferon.
4 Ne montranta fervoron, favoron al iu aŭ al io: malvarma protektanto, akcepto; Ludovikino Z. akceptis ŝin multe pli malvarme k oficiale, ol antaŭe Z. ☞ glacia.
malvarmo
1 Sento inversa al varmo 1 k kiun kaŭzas la manko de fajro, la proksimeco de neĝo ktp: li tremis de malvarmo Z.
2 Malalta temperaturo: estis akra malvarmo Z; la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton Z, tia malvarmo, ke ĝi fendas la ŝtonojn; la birdo certe mortis de malvarmo Z; ŝi eksentis, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo Z; el la sama buŝo li blovas varmon k malvarmon Z (pf).
malvarmeco. Eco de iu aŭ io malvarma: li montris al ni plenan malvarmecon.
malvarmega. Ekstreme malvarma: Siberia malvarmego B.
malvarmeta. Tia, ke ĝi donas ne tro fortan malvarmon: malvarmeta blovo de la zefiro.
★malvarmeto. Stato de tio, kio estas malvarmeta.
malvarmetigi. Fari malvarmeta: la vento malvarmetigis liajn varmegajn vangojn Z; ĉu vi neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Z.
malvarmigi. Fari malvarma: malvarmigi trinkaĵon per pecetoj da glacio; (f) (la falo de Volapük) malvarmigis la mondon por ĉiu arta lingvo Z; ili povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn Z; tio malvarmigis lian fidon B.
malvarmigilo. Aparato por malvarmigi ĉambron, nutraĵojn kc.
malvarmigujo. Fridujo.
malvarmiĝi. Iĝi malvarma: li malvarmiĝis de longa atendo sur la strato; (f) mi esperas ke la kunsento de l’ publiko ne malvarmiĝos Z; ŝia amo jam malvarmiĝis; la okuloj de Ludovikino nun malvarmiĝis Z. ☞ indiferenta.
★malvarmumi (ntr) Esti trafita de malsaneto pro elmeto al malvarmo.
★malvarmumo. Tia malsaneto.
nevarma. Tia, ke oni ĝin ne varmigis: bano en nevarma akvo; kunporti nevarman manĝon.
privarma. Termika.
revarmigi. Denove varmigi: tiun pladon oni devas ne revarmigi.
supervarmigi
1 Trovarmigi.
2 Ⓣ (pp tre pura likvo) Varmigi ĝis super la boltemperaturo.
trovarmigi. Varmigi trans la santaŭga temperaturo. Sin. supervarmigi 1.
brulvarmo ☐ La varmokvanto, kiu liberiĝas ĉe la forbrulo de certa kvanto da substanco.
fandovarmo ☐ La varmokvanto, necesa por fandi certan kvanton da substanco.
mezvarma
1 Nek tre varma nek tre malvarma: mezvarma akvo, klimato.