PIV 2020 · 15569
term/o
① term/o Z
1 ∆ (pp algebra esprimo aŭ serio) Grando, kiu estas ligita al aliaj termoj per la signoj plus aŭ minus. ☞ faktoro.
2 ∆ (pp vico) Elemento de la vico; vicero.
3 ∆ (evi) Numeratoro aŭ denominatoro.
4 Φ Ĉiu el la duope kombinitaj elementoj en la 3 propozicioj de silogismo.
5 👥 Ĉiu el la elementoj, inter kiuj ekzistas rilato: termoj de alternativo, de gradacio.