PIV · 14198
silogism²o
silogism2o. Formo de logika rezono, en kiu el du donitaj asertoj, nomataj premisoj k havantaj mezan termon komunan, oni deduktas trian aserton, nomatan konkludo, el kiu tiu meza termo forestas (ekz.: ĉiuj homoj devas morti, nu Petro estas homo, do li devas morti): ĝusta, erara silogismo.
silogismi (ntr) Rezoni, instrui per silogismoj.