← Reen al S

PIV · 14197

★silk/o

silk/o
Delikata k brila fadeno, sekreciata de la raŭpo de kelkaj sp-oj de papilioj, speciale bombikso: kruda silko (tia, kia ĝi eltiriĝas el la kokono).  silkraŭpo.
Fadeno, sekreciata de diversaj artropodoj (precipe iuj raŭpoj k araneuloj) k konsistanta el du proteinoj (fibroino k sericino).
Teksaĵo farita el fadenoj de silko 1: mandarena robo el fajna silko; vivi en silko k veluro, en ĝojo k plezuro Z. sateno.
silka
Farita el silko: silka tuko B, zono; smokingo kun silkaj roversoj; parada lito kun silkaj kurtenoj Z; silkaj ŝtrumpoj.
(f) Fajna k mola kiel silko: silka haŭto; silkaj flataĵoj.
silkaĵoj. Varoj el silko.
silkeca. Farita ne el silko, sed ĝin similanta: silkeca lano.
silkisto. Industriisto pri silkaĵoj.
artsilko. Tekstila materialo, farita el celulozo. rajono, nilono.
floksilko. Speco de ŝtofo, farita el la defalaĵoj de la silkindustrio.