PIV 2026 · Artikolo 8018
kokono
kokono ZOOL ŝelo ŝpinata aŭ sekreciata de diversaj bestoj por ŝirmi en ĝi la ovojn dum ilia evoluo (ekz. lumbriko) aŭ la pupojn dum la metamorfozo (ekz. lepidopteroj): kokono de silkraŭpo uzata por fari silkfadenojn elbobeni kokonon ➞ krizalido.
kokonejo ĉambro aŭ konstruo, kie oni bredas silkraŭpojn, por ricevi iliajn kokonojn.