PIV · 8019
★kokos/o
★kokos/o
1 🍁 G. (Cocos el arekacoj) de nur unu sp. (C. nucifera), arbo (palmo) de necerta origino (E Malajzio aŭ Polinezio), 20−30 m alta, kun 6−8m longaj folioj k kun infloresko (spadiko) panikle disbranĉiĝinta, supre portanta plurajn milojn da virseksaj floroj, malsupre kelkdekojn da inseksaj, el kiuj parto maturiĝas al drupoj (nuksoj) 1 kg pezaj, kies ligneca endokarpo enhavas grandan semon, kies interna kavo antaŭ maturiĝo enhavas kokossukon; multe kultivata en la intertropika zono por trunko ĉarpente uzata, apeksa burĝono manĝebla (☞ palmoŝoso), alkohola trinkaĵo ricevita per fermentado de la sevo de la spadiko (☞ arako) k precipe por nukso, kiu estas multe utiligata kiel nutraĵo (☞ kopro, kokossuko) k por produkti oleon uzatan i.a. por kokosbutero k kosmetikaĵoj.
2 👥 Frukto de kokoso 1. Sin. kokosnukso.
3 👥 Semkerno de kokoso 1: raspita kokoso.
kokosujo, kokosarbo 👥 Kokoso 1.
kokosbutero Vd butero.
kokosnukso. Frukto de kokoso 1.
kokospalmo = kokoso 1.
kokossuko. Dolĉa suko de la interna kavo de kokosnukso.