PIV 2020 · 11630
★palm/o
★palm/o 🍁 Arekaco: grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie Z; li vidis la kampojn trans la kanalo k la plantitajn tie palmojn B.
palmoj 🍁 Arekacoj.
palmaĵo (evi) = palmofolio.
palmobranĉo Z (evi) = palmofolio. ➞ palmodimanĉo.
palmofolio. Folio de palmo.
palmopieda Vd piedo.
betelpalmo = kateĉuareko.
daktilpalmo, daktilopalmo 🍁 Daktila feniko: la daktilpalmo etendis sian foliaron tre alte Z. Sin. daktilujo.
kokospalmo Vd kokoso.
oleopalmo 🍁 Sp. de eleo (Elaeis guineensis), el kies nuksopolpo oni ekstraktas palmoleon, kuirarte k industrie uzatan.
palmoŝoso. Manĝebla, apeksa burĝono de iuj palmoj.
sagupalmo Vd saguo.
sukerpalmo 🍁 Pluraj sp-oj de arboj el la fam. arekacoj (precipe Borassus flabellifer k Arenga pinnata), kiuj estas utiligataj por produktado de sukero.