← Reen al K

PIV 2020 · 8748

★kron/o

kron/o.
I - Cirkla ornamo, i.a.:
Kunplektaĵo el floroj k folioj, formanta cirklon: unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono Z; funebra krono (sur ĉerko); (f) la historio de la malfeliĉa Marta […] povus esti implikita en kronon da epizodoj Z.
Tia kunplektaĵo, portata sur la kapo kiel ornamo, signo de merito, gloro ks: la fianĉino kun sia krono el oranĝaj floroj; laŭra krono (de poetoj); triumfa krono ĉe la Olimpiaj ludoj; la Romanoj donacis al la bravuloj jen civitan, jen remparan, jen ŝipan kronon.
Surkapa ornamaĵo, kun multekostaj ŝtonoj, portata kiel signo de suvereneco aŭ nobeleco: la fera krono de la Lombardaj reĝoj; imperia, grafa, markiza, barona krono; la duobla krono de la Faraonoj (pŝento); la triobla krono (tiaro); vi metis sur lian kapon kronon el pura oro X; ili […], plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li (Jesuo) N. diademo.
II - Parto de objekto aŭ peco, havanta analogan formon, i.a.:
🍁 a) Supra, ĝenerale ronda parto de la branĉaro de arbo. kanopeo. b) Ĉirkaŭa parto (el langetfloroj) de la radia kapitulo de asteraco. c) = kromkorolo.
Monaĥa tonsuro.
Supra parto de tajlita gemo, super la zono.
La parto de dento, videbla super la gingivo, k tegita de emajlo. kronaĵo.
La supra rando de la ĉevala hufo, sub la fanono.
Metala ringo, kiu ĉirkaŭpremas la ekstremon de tenilo: krono de tranĉilo, de fajlilo.
La supra ringoforma parto de sonorilo, de poŝhorloĝo k.a., per kiu ĝi estas kroĉita.
Ringoforma trepano, provizita per ŝtalaj aŭ diamantaj dentoj k turniĝanta en la fundo de sondotruo.
Formato de papero, kun dimensioj 0,36 × 0,46 m.
10 Monunuo en diversaj landoj: ĉeĥa, slovaka, estona, dana, islanda, norvega, sveda krono.
III - Metafore:
Signo de rekompenco pro merito, de gloro: krono de gloro estas la grizeco X (maljuneco); nepoj estas krono por maljunuloj X; miaj fratoj amataj, mia ĝojo k mia krono N; la krono de martireco; ne krono sen kruco! (nenia gloro sen suferoj).
Signo de reĝeco, de suvereneco: la prerogativoj, la bienoj de la krono; aspiri al la krono. trono.
Signo de finiteco: meti la kronon al sia tasko.
imperiestra krono. Imperiestra fritilario.
Krono 🔭 Nomo de du konstelacioj, unu aŭstrala (Aŭstrala Krono, Corona Austrina) k unu boreala (Boreala Krono, Corona Borealis).
kroni (tr)
Surkapigi kronon, kiel signon de ĝojo, de honoro, de merito: kronu nin per rozoj, antaŭ ol ili velkos!; knabinoj kronitaj per floroj; kroni laŭreaton en konkurso; (f) Vi kronas la jaron per via bono X; saĝuloj estas kronataj de klereco X; per honoro k beleco Vi lin (la homon) kronis X.
Unuafoje solene surmeti kronon kiel signon de la reĝa povo: Salomono, vestita per la krono, per kiu lia patrino kronis lin X; Napoleono kronis sin mem imperiestro.
Ŝirmi restaĵon de dento per metala ĉapo, kiun oni cementas sur ĝi.
(f) Fine rekompenci: se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam […] Z; tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronotaj de tuja granda sukceso Z.
(f) Konsistigi la supran aŭ la finan parton de io: kupolo kronas la palacon; la vojeton kronis malluma, densa arbaro B; girlandoj da floroj gaje kronis la kolonojn; montoj kronitaj de eterna neĝo; la fino kronas la verkon Z; belega Sorö, ĉirkaŭkronita de arbaro! Z.
kronado. Solena ceremonio, dum kiu oni kronas reĝon, papon ks: fari la servon mian ĉe l’ kronado via Z.
kronaĵo Metala ĉapo, per kiu oni kronas mortintan denton.
kroneto
Malgranda krono de malsupera nobelo.
(f, ark.) Virgineco: perdi sian kroneton.
kroniĝi. Ricevi kronon: (f) se tamen mia multjara laborado feliĉe kroniĝis per sukceso Z.
senkronigi. Formeti la kronon for de iu aŭ io: senkronigi reĝon; senkronigi arbon.
glorkrono. Nimbo, aŭreolo: ne helpas glorkrono al malplena kaldrono Z.