PIV 2026 · Artikolo 3051

diademo

Litero D

diademo
1 larĝa rubando tenanta la harojn de virino kaj ofte ornamita per juveloj: kun ĉifono sur la kapo, kie
Antaŭ nelonge sidis diademo Z
➞ krono 1.
2 HIST ornama kapobendo, insigno de alta rango, plej ofte reĝa: la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo MT
➞ diadema araneo.