PIV · 3052
diafan²a
diafan2a. Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla: diafana muslino, porcelano; tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo montriĝis flavaj strioj; floroj staris en brilantaj, diafanaj vazoj Z; paperaj lanternoj radiis kiel diafanaj tulipoj; diafanaj manetoj.
diafaneco. Eco de io diafana.
diafanoskopio ⚕ Procedo por esplori iujn korpopartojn (sinusoj, testikoj, sklerotoj ks), diafanigante ilin per translumigado.
maldiafana. Ne tralasanta la lumradiojn: maldiafana ekrano, ŝtofo; la maldiafaneco de la profundaj akvomasoj. ➞ opaka.