PIV · 1053
★arane/o
★arane/o
1 ♉ G. (Araneus) de artropodoj el la klaso de araneoidoj, kiuj teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj (☞ silko 2), per kiu ili kaptas insektojn kc.
2 👥 Araneulo: li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: vi instruas al mi elteni! Z.
diadema araneo ♉ Sp. de araneo 1 (A. diadematus) kun speco de blanka kruco sur la dorsa flanko de la abdomeno.
aranea. Rilata al araneo(j): (f) aranea insidemo.
araneaĵo
1 Reto ŝpinita de araneo: malnova ŝranko, plena de polvo k araneaĵoj.
2 (f) Io simila al araneaĵo per sia rompebleco aŭ komplikeco: hipokritulo, kies espero estas araneaĵo X; tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: Morto! Z.
araneoidoj. Klaso (Arachnida) de artropodoj kun 4 paroj da kruroj, al kiu apartenas la ordoj de akaruloj, araneuloj, falangiuloj, skorpiuloj k.a..
araneuloj. Ordo (Araneae) de araneoidoj, al kiu apartenas araneo, tarantulo k.a..
akvoaraneo. Argironeto.
birdaraneoj. Terafozedoj.
domaraneo. Vulgara kn de sp-oj de tegenario, kiuj vivas en domoj.
krabaraneoj. Grupo de araneuloj (fam. Thomisidae), aspektantaj kiel etaj kraboj.
saltaraneoj. Grupo de araneuloj (fam. Salticidae), kapablaj salti i.a. por kapti predojn aŭ fuĝi.