← Reen al S

PIV 2020 · 13771

★salt/i

salt/i (ntr)
Altiĝi en la aeron k for de la tero, fleksante k subite etendante la krurojn (se fiŝo, la voston), k refali preskaŭ sur la sama loko, plejofte por montri vivplenon, ĝojon aŭ simple por ekzerciĝi: mi saltas tre lerte Z; li saltas gracie, kiel urso ebria Z; kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas k ludas […] X; tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato Z; la montoj saltis kiel ŝafoj X. danci.
Tiamaniere sin movi de loko al alia, pasante sentuŝe super la interaĵo: junaj knabinoj saltis el la domo renkonte al siaj gepatroj Z; de la ponto vi saltis en la akvon Z; li feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita Z; ŝi saltis posten kun teruro B; li saltis en la veturilon Z, sur la ĉevalon Z; la leporo dum sia forkurado subite saltis flanken Z; (f) fajreroj saltas ĉirkaŭen Z; la ondoj saltis furioze sur la krutaĵon B.
(f) (iu) Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima k diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj: salti per la rigardo de la unuaj linioj al la subskribo; saltadi el unua al deka Z; la konversacio saltis de unu temo al alia; (analoge) mi saltis trans la paĝojn de priskribo.
(f pp kvanto) Subite kreski: la nombro de la kongresanoj saltis dum unu monato de 300 ĝis 800; la gradoj de varmo saltis de 8 ĝis 25.
salto
Moviĝo de tiu, kiu saltas: la juna H. per unu salto estis sur la tero Z; per kelke da saltoj li transpasis la ŝtuparon Z; sin prepari al salto B; pro raviteco li faris transkapiĝan salton Z; per unu salto ĝi transgalopis la korpon Z; altosalto, longosalto, stangosalto, trisalto; (f) naturo ne faras saltojn (ekzistas ĉiam interaj formoj); estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari! Z; fari salton en la historio (transiri senpere de iu tempo al alia malproksima tempo); ni registris temperaturajn saltojn de dudek gradoj.  saltotabulo.
Ĉiu el la pozicioj sinsekve atingitaj de progresanta trupunuo.
💻 En komputila programo, instrukcio indikanta lokon, de kiu la plenumado plu iros: kondiĉa salto; saltmarko (simbolo montranta lokon, al kiu salto povas referenci); oni evitas saltojn en strukturema programado.
salte. Per salto(j): salte leviĝi de la kanapo B; la petola virgulino kuris salte G.
saltadi. Daŭre, ripete salti:
vi eliros k saltados, kiel bone nutritaj bovidoj X; sur la vojo saltadis infanoj Z; ŝia mantelo saltadis en la aero, kiel granda velo de ŝipo Z;
mi saltadis la tutan tagon de loko al loko Z; birdoj saltadis de branĉo al branco Z; (f) saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero Z.
saltado
Moviĝoj de tiu, kiu saltadas.
Muskolekzercado per saltoj: staranta, kuranta saltado; saltado en alto, en longo, en profundo, per stango.
saltegi. Fari grandan salton.
salteti. Fari serion da malgrandaj saltoj: la garoloj saltetis laŭlonge de la branĉoj Z.
saltigi. Fari, ke iu saltu: saltigi sian ĉevalon.
alsalti. Aliri per salto: subite granda hundo alsaltis inter la arbetaĵoj Z; la rabistoj alsaltas k ĉirkaŭas la maljunulon Z.
desalti. Demoviĝi per salto: ŝi sidadis sur la ĉevalo k eĉ en plej granda danĝero, ŝi ne desaltis de ĝi Z; ŝi ekvidis Isaakon k desaltis de la kamelo X; se la fero (de la hakilo) desaltos de la tenilo k trafos […] X.
dissalti. Subite disrompiĝi: sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj Z.
dissaltigi. Subite disrompi: ili dissaltigus la pordegon Z; (f) dissaltigi la malnovajn katenojn de la spirito Z.
eksalti. Tre subite salti: eksalti de ĝojo Z, de surprizo Z; muelejo haltas, muelisto eksaltas Z; tiam la lamulo eksaltos kiel cervo X; la rabistoj, vekiĝante, eksaltas: He, ho! Kio fariĝas? Z; (Schweizer kun eksalto): Hura! Z.
elsalti. Eliri per eksalto: rapide mi elsaltis el la lito Z; oni prenis min por militestro, la soldatoj elsaltis el la soldatejo Z; ni ne povas elsalti el nia propra haŭto; (f) kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas Z; hoko elsaltis, afero haltis Z; ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajrero elsaltas Z; mi mem amas filozofadi […] iafoje eĉ versetoj elsaltas Z (el la cerbo).
elsaltulo Z Homo, kiu rapide riĉiĝis aŭ range plialtiĝis. novriĉulo, parvenuo.
ensalti. Eniri per salto: la homoj ensaltis en la boaton Z.
forsalti. Subite foriĝi: Amalio forsaltas de la maljunulo Z; laboro ne estas leporo, ĝi haltos, ne forsaltos Z (prokrastita ne estas perdita); ne forsaltu de mia komisio Z.
resalti. Post la frapo, salti denove en la mala direkto: bastono batas, bastono resaltas Z; la kugloj resaltis de la lumantaj flugiloj de la anĝelo Z; (li kisas al ŝi la manon; Amalio, resaltante) : Perfidulo! Z; (f) mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝas ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo Z.
resalto. Moviĝo de io, kio resaltas: fari resaltojn per plata ŝtono sur la akvo.
transsalti. Transpasi per salto: transsalti muron Z; (legante) ŝi ofte transsaltis tutajn liniojn Z; la sekvantan tagon ni povas transsalti (en nia rakonto); la okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon de pano Z.
ĉizsaltulo Saltulo kun mallongaj, dikaj antenoj k kies ino portas ĉe la fino de abdomeno mallonge ĉizilforman organon de ovdemeto. akrido.
flankensalti. Salti flanken. flankenĵetiĝi.
glavsaltulo Saltulo kun longaj, maldikaj antenoj k kies ino portas ĉe la fino de abdomeno glavoforman organon de ovdemeto.
saltulo, herbsaltulo Saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, kiu ofte muzikadas per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn: saltuloj ampleksas la ĉizsaltulojn k glavsaltulojn, sed ne la griledojn.
mortosalto. Akrobata salto, en kiu la korpo faras kompletan turniĝon en la aero. transkapiĝi.
ondresalto. Surfo.
ŝafsaltado Ludo, en kiu infanoj reciproke saltas super la dorso de alia kliniĝinta, sin apogante per la manoj sur ties dorso.
ŝnursalti Salti kadence dum ŝnuro, tenata en propraj manoj, aŭ en tiuj de du helpantoj, ronde svingiĝas ĉirkaŭ la korpo, pasante super la kapo k sub la piedoj de la saltanto.