PIV 2020 · 2753
★ĉiz/i
★ĉiz/i (tr) Ⓣ Tajli aŭ kavigi per ĉizilo ĉian malmolan materion: ĉizi ŝtonojn por enkadrigo k ĉizi lignon X; ĉizi pecon el ferstango; ĉizi marmoron (por statuo); (analoge) sur la ŝtona plato estis ĉizita lia nomo; li elĉizigas en la roko loĝejon por si X. ☞ ĉarpenti, haki, skulpti, cizeli.
ĉizado. Ago k profesio de tiu, kiu ĉizas.
ĉizilo. Ŝtala ilo, longa k plata, kun tranĉa bevelita ekstremaĵo, sur kiun oni frapas per martelo, por tranĉi, kavigi aŭ krudformi malmolan blokon, ferstangon ks: ŝtona ĉizilo de la malfrua paleolitiko; unu tranĉas la feron per ĉizilo X; frida ĉizilo (por tranĉi ferpecon, oston ks).
ĉizileto. Samspeca, pli malgranda ilo, speciale uzata de juvelistoj.
ĉizisto. Metiisto, kiu uzas ĉizilon.
ĉirkaŭĉizi. Doni per ĉizado la proksimuman formon de statuo.
bekĉizilo. Ĉizilo, pli dika ol larĝa.
gravurĉizilo. Grifelo.