PIV 2020 · 2675
★ĉarpent/i
★ĉarpent/i (tr)
2 Prilabori k kunmeti la trabojn necesajn en konstruaĵo: ĉarpenti domon, la tegmenton de preĝejo, ŝipon; (f) viro bone ĉarpentita.
3 Trabizi.
ĉarpentado. Agado k arto de iu, kiu ĉarpentas.
ĉarpentaĵo
1 Tiu kunmetaĵo el lignaj aŭ feraj pecoj, kiu interne strukturas k subtenas konstruaĵon aŭ parton de konstruaĵo, precipe la tegmenton. ☞ armaturo, skafaldo, skeleto, truso, trabo, trabarmuro.
2 Mingaleria trabizo.
3 Kunaĵo el traboj, servanta por teni varojn for de la planko ĝis ilia sekiĝo, enpakado ktp. ☞ benko, stablo.
★ĉarpentisto. Tiu, kies metio estas ĉarpentado: la filo de l’ ĉarpentisto N (Jesuo). ☞ lignaĵisto, meblisto.
ferĉarpentaĵo. Moderna ĉarpentaĵo el feraj traboj, stangoj ktp.