← Reen al L

PIV 2020 · 9367

★lign/o

lign/o
🍁 La malmola, fibra substanco, el kiu konsistas la plejparto de la radikoj, trunko k branĉoj sub la ŝelo de arboj k arbustoj k parto de aliaj vaskulplantoj: ligno rolas en la teniĝo de la planto k almenaŭ junstadie kondukas la alsupran sevon; ligno estas bona brula materialo Z; flamiĝema kiel ligno rezina Z; ne el ĉiu ligno oni faras violonon Z; trafis hakilo al ligno malmola Z; faru al vi arkeon el ligno gofera X; kvadratigita, senŝeligita, freŝa, sekiĝinta ligno. alburno, ksilemo, karbo, lignito.
Peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj: prenu al vi lignon k skribu sur ĝi X; mi penis skulpti ĝin (vizaĝon) en ligno Z; kurba estas la ligno sed rekte ĝi brulas Z; fendita ligno facile ekbrulas Z.  lignotegi.
Pli-malpli granda provizo el tiaj pecoj: lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno Z; jen estas la fajro k la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? X; ŝiprompaĵa ligno Z.
ligna
Rilata al ligno: la ligna strukturo.
Farita el ligno: ligna skatolo B, bildo Z, kruco Z; malgranda ligna dometo Z.
lignaĵo. Objekto prilaborita el ligno.
lignaĵisto. Metiisto, kiu elfaras lignaĵojn: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn Z. ĉarpentisto, meblisto.
ligneca. Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de ligno: 🍁 ligneca planto (kun tigo malmola pro abunda ligno: arbo, arbusto, arbusteto).
lignejo. Loko, kie oni staplas vendotan lignon, precipe por konstruado.
lignero. Malgranda peceto el ligno: hakado de ligno donas lignerojn Z; (f) en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas Z.
ligneto. Malgranda peco de hakita aŭ rompita ligno: de la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto Z; ŝi prenis faskon da lignetoj k ekbruligis gajan fajron Z.
lignino Polimero el aromataj alkoholoj, rigida konsistaĵo (kun celulozo k hemicelulozo) de la ĉelmuro de la vaskulplantoj, aparte abunda en la ligno.
lignisto. Lignokomercisto.
lignizi (tr) Provizi per subtenantaj traboj aŭ tabuloj: lignizi mingalerion.
duonligneca 🍁 (pp planto) Transiĝa inter herbo k arbusteto, ekz. vinko, duonligneca kapsiko.
kverligno, traligno. Lignopeco, rigardata orte al la fibroj.
laŭligno. Lignopeco, rigardata paralele al la fibroj.
blokkrucligno Krucligno, konsistanta el multaj folioj (19 aŭ pli) el malmola ligno (de fago), uzata por fari laborbenkojn, stiftar-blokojn de piano ks.
brulligno. Ligno, destinita por bruligado: sur la fajrejo oni amasigis sekan brullignon Z; brullignon ili ne havis Z; fasko da brulligno Z.
ĉarpentligno, konstruligno, segligno. Ligno segita, por servi al konstrua uzado.
ferligno. Ege malmola ligno de iuj sp-oj de arboj, ekz. kopaifero.
flosligno. Ligno, devenanta el flosigitaj dehakitaj arboj.
frontligno. Lignopeco, rigardata fibro-fine.
kernligno. La interna, plej malmola parto de la ligno de arbotrunko.
krucligno Plato, konsistanta el lignaj lamenoj en nepara nombro, kruce kungluitaj sub forta premo.
sukligno = alburno 1.
ŝtonligno Speco de speciale preparitaj lignotabuloj, en kiujn oni amase enpremis ŝtongrajnojn (granito, kvarco ks), kio donas al ili fortikan frotsurfacon.