← Reen al H

PIV 2020 · 5632

★hak/i

hak/i (tr)
Frapi, por tranĉi per bato de akra ilo: haki arbon Z, ŝtonon Z, mortintan bovon; la amaso haku ilin per siaj glavoj! X; la kruela Pirro, hakanta senkompate ŝian edzon Z; ordonu, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon X; de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo X; vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo Z (li restas senreaga); nek por baki, nek por haki Z (neutiligeblaj); mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj Z. buĉi, klabi, segi, faligi. Rim. Plurloke Z. uzis haki donante al ĝi kiel objektojn la ilon aŭ eĉ la rezulton: tigro, kiu hakas (enpremas) sian furiozan dentaron en homan karnon; glavo por haki (suferigi) brulan vundon al tiu vipero. Tiaj uzoj ne estas imitindaj.
(f) Difekti aŭ detrui, kvazaŭ per batado de hakilo: hajlo hakis la grenojn.
(f) Maldelikate distranĉi en apartajn, neligitajn pecojn: haki la vortojn; li diris per glacie malvarma, akre hakita tono Z; hakata parolo (spasme interrompata); hakata stilo (tro mallongfraza, sen sufiĉa interligiteco).
hako. Bato de hakilo aŭ io simila: unu hako kverkon ne faligas Z; hako post hako estas la plej efika atako Z (oni atingas celon per ripetitaj penoj k provoj).
hakado. Ago de hakanto: la hakado de konstruŝtonoj; hakado de ligno donas lignerojn Z (se oni volas ian rezulton, oni akceptu la sekvojn).
hakaĵo. Ĉio, kio estis hakita.
haketi. Distranĉi en pecetojn: haketi viandon, cepojn, pajlon. mueli.
haketaĵo 🍴 Dispecigita manĝaĵo: vianda, legoma, rostita haketaĵo. hamburgero, pasteĉo, rijeto.
haketilo. 🍴 Kuireja peza tranĉilo por haketi.
hakilo. Ilo por tranĉi, konsistanta el larĝa, peza klingo kun pli-malpli longa tenilo: hakilo de arbohakisto, de ĉarpentisto, de ŝtonhakisto; akrigi sian hakilon X; hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo Z (la baro estas forta); la hakilo de la ekzekutisto; ne iras hakilo al kolo humila Z; hakiltenilo, hakilvango, hakiltruo. adzo.
hakilego. Tre granda hakilo.
hakileto. Battranĉa ilo por distranĉi al pecetoj: hakileto por pajlo, por ricevi brullignon.
hakisto. Arbohakisto.
hakfunkcio 💻 Funkcio por kalkuli hakvalorojn.
haktabelo 💻 Datenstrukturo, en kiu oni serĉas datenopon ĉe pozicio, difinita per hakvaloro de ĝia konigilo.
hakvaloro 💻 Valoro kalkulita el iu dateno, tiel ke ĝia distribuo estu laŭeble egala.
ĉirkaŭhaki. Doni ĝustan formon per hakado: aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj X; ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj X, ĉirkaŭhaki statuon (prepare tajli), trabon.
dehaki. Faligi per hakado: dehaki branĉon de arbo Z; ne dehaku al mi la kapon! Z; ili mortigis lin, dehakis lian kapon X; dehaki kverkon; kiel domoj dehakitaj ili forbrulos X; la kapo de Dagon k liaj manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo X; miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj Z (de lacego).
dishaki. Disigi, hakante: dishaku la vivantan infanon en du partojn! X; li prenis paron da bovoj k dishakis ilin X.
elhaki. Elfaligi pecojn el kompaktaĵo, bloko ks per hakilo aŭ io simila: oni elhaku grandajn ŝtonojn X; lando, el kies montoj oni elhakos kupron Z; putoj elhakitaj en ŝtonoj X; elhaki al si vojon tra virga arbaro.
forhaki. Malaperigi per hakado: (f) forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael X.
trahaki. Elfari per hakado: trahaki truon en monto, tranĉeon en roko.
arbohakisto. Metiisto, kiu defaligas arbojn per hakilo.
batalhakilo. Speco de hakilo, pasintece uzata en bataloj.
manhakilo. Malgranda hakilo, kiun oni povas teni per unu mano.
ŝtonhakisto. Metiisto, kiu elhakas, ĉirkaŭhakas ŝtonojn: li havis okdek mil montajn ŝtonhakistojn X.