PIV 2020 · 10677
★muel/i
★muel/i (tr)
1 Pulvorigi aŭ diseretigi (grenon) per tiucela aparato: mueli tritikon, maizon; (analoge) muelu farunon X; kiu venis unue, muelas pli frue Z. ☞ pisti, grio. ➞ muelrado, muelŝtono.
2 Diseretigi (ian ajn solidan substancon) al pli-malpli fajna pulvoro aŭ pulpo: mueli kafgrajnojn, pipron; mueli viandon, paperon; mueli ercon; (f) Z Tede ripetadi la samon: babilas, muelas, kion lango elpelas Z. ➞ mueldento.
3 Dispremi krudmaterialon por elpremi ĝian sukon: mueli sukerkanon.
muelado. Agado de tiu, kiu muelas.
muelejo. Konstruo, kiu entenas muelmaŝinon, staplejon k loĝejon de la muelisto: venta Z, akva Z, vapormaŝina muelejo; la flugiloj de ventmuelejo B.
muelilo
1 Iu ajn mekanika aparato, por mueli grenon: prenu manan muelilon X; mi ĉesigos ĉe ili la bruon de muelilo X; (f) ĝi estas akvo al lia muelilo Z (profita afero por li).
2 lu ajn aparato, por dispisti solidan substancon: la kafmuelilo komencis krakadi Z; viandmuelilo, legommuelileto, ❄ anemometra muelileto (por registri la ventoforton).
muelisto. Homo, kiu muelas la grenon, por ekstrakti farunon: muelilo haltas, muelisto eksaltas Z.
batmuelilo. Muelilo, kiu dispecigas la muelotaĵon per pintoj elstarantaj el akso.
globmuelilo. Maŝino, uzata por frakasi malmolan materialon ĝis pulvoro, k konsistanta el turniĝanta cilindro plenigita je fergloboj.
kafmuelilo. Speciala muelilo, transformanta la kafgrajnojn en pli-malpli fajnan pulvoron.
potmuelilo. Muelilo, en kiu la muelotaĵo estas ĵetata en poton super frotŝtonoj.
tretmuelilo. Muelilo, en kiu la movoforto estas ricevata de besto aŭ homo, kiu tretadas interne de ŝtupeta aĵura rado.