PIV 2026 · Artikolo 12284

★pisti

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. pistad/o
  2. pistaĵ/o
  3. pistil/o
  4. pistuj/o
  5. dispisti
  6. sulk/etpistuj/o
  7. ter/pompistil/o
★ pisti tr pecetigi aŭ pulvorigi ion per ripetataj batetoj: pisti pipron pisti salon pisti grenon al grio pisti la pecojn fajnaj (figurasence) se vi pistos malsaĝulon en pistujo
lia malsaĝeco de li ne apartiĝos MT
➞ frakasi, maĉi 1, mueli; disbati, pistomiksi.
pistado agado pisti.
pistaĵo pistata substanco.
pistilo peza metala aŭ alimateria peco, per kiu oni pistas. ➞ pistomaŝino; terpompistilo; pistilo.
pistujo vazo, en kiu oni pistas.
dispisti detrui ion per pistado: (figurasence) la pastraro, kiun li volis dispisti kaj fari ĝin sia servisto B
sulketpistujo KUIR orient-azia kuirilo: ceramika vazo kun internaj sulketoj por pulvorigi ingrediencojn.
terpompistilo KUIR kaĉigilo uzata por pisti terpomojn.