PIV · 12285
pistaci/o
pistaci/o 🍁 G. (Pistacia el anakardiacoj) de dioikaj, rezinoriĉaj trunkarbustoj k arboj kun plume kunmetaj, ledecaj folioj k kun tre malgrandaj floroj en akselaj grapoloj aŭ panikloj; ĉ. 9 sp-oj el la Mediteranea regiono, Azio k N k C Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo, farmacio aŭ nutraĵo, i.a. lentisko, terebinto k la jenaj:
Atlasa pistacio (P. atlantica), el Makaronezio, N Afriko k U Azio, arbo kun neparaj folieroj, uzata i.a. en meblofarado.
Ĉinia pistacio (P. chinensis), hejma de Afganio ĝis Ĉinio, arbo kun paraj folieroj, pororname kultivata.
vera pistacio (P. vera), malgranda falfolia arbo kun nur 3−5-folieraj folioj k kun fruktoj (sekaj drupoj) enhavantaj manĝeblajn semojn po unu (☞ pistako); hejma de Irano ĝis C Azio, kultivata en la varmaj regionoj (eĉ de Usono) por produktado de pistako. Sin. pistakarbo.