PIV 2026 · Artikolo 12286

★pistako

Litero P★ Fundamenta

★ pistako BOTA
1 migdaleca frukto de pistakujo, enhavanta pistakon.
2 manĝebla verda semo entenita de pistako 1, uzata por prepari frandaĵojn. Sin. pistaksemo.
pistakarbo, pistakujo
1 (striktasence) malgranda falfolia arbo, kies fruktoj enhavas po unu manĝeblan semon (pistakon); hejma de Irano ĝis meza Azio, kultivata en la varmaj regionoj (eĉ de Usono). Pistacia vera Sin. vera pistacio.
2 (vastasence kaj evitinde) = pistacio.