PIV · 716
anakardi/o
anakardi/o 🍁 G. (Anacardium el anakardiacoj) de arbetoj k arbustoj, kies frukto (ŝajnfrukto) konsistas el ŝvelinta, karna pedunklo, kiu portas renforman, unuseman drupon (veran frukton) kun tre malmola ŝelo, enhavanta semon; 11 sp-oj el tropika Ameriko.
okcidenta anakardio. Plej konata sp. de anakardio (A. occidentale), daŭrafolia arbo kultivata k naturigita en multaj tropikaj landoj, kun ambaŭ partoj de la frukto (☞ akaĵupomo, akaĵunukso) manĝeblaj. Sin. akaĵuarbo. ☞ semekarpo.
anakardiacoj. Fam. (Anacardiaceae) de dukotiledonaj plantoj – arboj, arbustoj k lianoj – precipe tropikaj k subtropikaj, enhavantaj rezinojn k ofte taninojn; 875 sp-oj el 70 g-oj, i.a. anakardio, mango, pistacio, sumako.