PIV 2020 · 290
akaĵu/o
akaĵu/o 🍁 Frukto (ŝajnfrukto) de akaĵuarbo, konsistanta el du partoj: akaĵupomo k akaĵunukso.
akaĵuarbo. Okcidenta anakardio.
akaĵunukso. Vera frukto de akaĵuarbo; malmolŝela drupo, enhavanta semon manĝatan kruda aŭ rostita.
akaĵupomo. Fruktosimile ŝvelinta, flava aŭ ruĝa supra parto de la pedunklo de akaĵuarbo, portanta la akaĵunukson; ĝi gustas kvazaŭ pomo k estas uzata por farado de suko, kaĉo, konfitaĵo, vino k brando.