← Reen al A

PIV 2020 · 289

Akademi/o

Akademi/o La ĝardeno apud Ateno, en kiu filozofadis Platono k lia skolo.
akademi1o
Societo, konstanta k oficiala, de beletristoj, artistoj aŭ sciencistoj: la franca Akademio estis fondita en 1635; la Akademio de E. (ekde 1908 la maksimume 18-membra supera komisiono de la Lingva Komitato, ekde 1948 la 45-membra anstataŭanto de ĉi tiu): vivu do l’ Akademi’, saĝa k tre klera! Ŝ.
(evi) = supera lernejo.
akademia. Rilata al akademio: akademiaj premioj; (ironie) poemo en la akademia gusto (banale tradicia).
akademiano
Membro de akademio 1: mi demandis la akademianojn pri ĉiuj punktoj de alfabeto k gramatiko, skribis Boirac; ĉi kuŝas, kiu estis vano, k eĉ ne akademiano!.
(evi) = studento.