PIV · 8146
★komitat/o
★komitat/o. Grupo de personoj, elektita en organizaĵo, por konsistigi specialan kunvenon, kiu havas difinitajn gvidajn k plenumajn taskojn: la Lingva Komitato (1906−1949); la Komitato de UEA, la Konstanta Komitato de la Kongresoj;
komitatano. Membro de komitato.
cerbumkomitato. Aro da fakuloj, neoficiale elektitaj de registaro, entrepreno k.a. por ĝin konsili pri specialaj demandoj.
kontrolkomitato = kontrolkonsilio.
plenumkomitato. Grupo de personoj, kies tasko estas apliki la decidojn de kongreso, de superaj instancoj aŭ plenumadi la praktikajn taskojn de iu asocio: la plenumkomitato de SAT.
strikokomitato. Aro de la delegitoj de laboristoj, komisiitaj gvidi la strikon k diskuti kun la mastroj pri la kondiĉoj de ties ĉesigo.