PIV 2026 · Artikolo 8147
★komizo
★ komizo helpa salajrulo, kiu prizorgas vendadon en komerca firmao aŭ kontorajn aferojn en banko: la granda magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj Z mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj Z
migra komizo, vojaĝa komizo reprezentanto de komerca firmao, kiu vizitas eventualajn klientojn por elmontri specimenojn kaj kolekti mendojn.