PIV 2026 · Artikolo 8148

komocio

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. komocii
  2. cerb/a komocio
  3. kor1/a komocio
komocio MEDI difekto de la regula funkcio de organo, rezultanta el forta skuo aŭ bato: komocio ne difektas la histojn, sed portempe aŭ definitive senfunkciigas la koncernan organon ➞ ŝoko; fibrilacio, misritmo.
komocii tr trafi organon aŭ personon per komocio.
cerba komocio cerboskuo.
kor1a komocio ventrikla fibrilacio pro forta bato al la torako, ekz. per pilko dum sporto.