← Reen al S

PIV · 14421

★sku/i

sku/i (tr)
Rapide, abrupte k ripete movi ion tien k reen aŭ supren k malsupren: skui olivarbon, tapiŝon, koktelon; skui ies manon (por vigle saluti); kiel terhundo skuas raton […]; skui akvan solvaĵon kun etero (por apartigi substancon); tenu 24 horojn, ofte skuante, filtru Z; la ŝarĝaŭtoj skuas la tutan straton; skuata de malglata vojo; la deklivoj k montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo Z; (f) vivo glate ne fluas, ĉiam batas k skuas Z; per tio ŝi estis iom skuita el siaj revoj Z. agiti 3, svingi, ŝanceli.
Movi de dekstre maldekstren plurajn fojojn: nee skui la kapon Z ( balanci); skui la voston (pp ĝoja hundo).
Forte tremigi: la febro lin skuis Z; ebrieco skuas liajn fingrojn.
(f) Forte k grave tuŝi, krude emocii: ne skuu mian animon Z; la klereco fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj Z; tiu novaĵo evidente lin skuis.
(f) Malfortigi, malfirmigi: la krizo skuis la ekonomion de ĉiuj landoj; tio danĝere skuis lian krediton; per tiu legaĵo lia kredo je Dio estis grave skuita.
sin skui. Skui siajn membrojn: la malseka hundo sin skuis; mi saltas k skuas min, por ke la tintiloj sonoru Z; skuu vin! (ekagu).
skuo. Unu el tiaj rapidaj, abruptaj, diversdirektaj movoj: la unua skuo de la tertremo okazis je la dua k dektri minutoj; ricevi cerban skuon (komocion); marfunda skuo.
skuado. Ripeta aŭ longa ago de tiu, kiu skuas: restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo X; li ne povis mastri la skuadon de siaj manoj.
skuiĝi. Iĝi skuata: la malgranda grajneto skuiĝas (en tintilo); la tero forte skuiĝis Z; skuiĝi de ridego, de febro, de frosto.
deskui. Deigi per skuado: deskui kokosojn Z; li faris gestojn kvazaŭ li volus deskui de si alpendantajn gutojn Z; se iu ne akceptos vin, tiam, forirante el tiu domo, deskuu la polvon de viaj piedoj N; ĝi kaptu la randojn de la tero, ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi X.
disskui. Disigi per skuoj: de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon Z.
ekskuo. Senvola spasma kuntiriĝo de muskoloj, kaŭzita de subita emocio: ekskuo de surprizo, de teruro; la ekskuoj de raviĝanta kvakero.
elskui. Eligi per skuo(j): elskui ĵetkubojn el sia mankavo, cindron el la pipo.
forskui. Rapide k krude skui, por forĵeti: forskuu de vi la polvon X; kiu forskuas sian manon, por ne preni subaĉeton X; (f) forskui la jugon (f: sin liberigi); forskui de si iun penson Z, ĉagrenon B, ĉiujn ambiciojn B; mi iom post iom forskuis la unuajn impresojn de timo k malĝojo.
forskuiĝi. Iĝi forskuita: forskuiĝas la folioj Z.
neskuebla. Tiel firma, ke ĝi ne povas esti skuata: neskuebla apogo, roko; (f) neskuebla fido; Miaj decidoj estas neskueblaj X.
senskue. Glate, sen skuoj: la veturilo ruliĝis senskue; la negoco senskue efektiviĝas.
cerboskuo. Forta skuo, difektinta la regulan funkcion de la cerbo.
fruktoskuo. Maniero akiri la fruktojn de arbo: post la fruktoskuo de olivarbo X.
terskuo. Ĉiu el la pli-malpli fortaj seismaj movoj en tertremo.
vostskuanto. Motacilo.