← Reen al K

PIV · 8319

konsili/o

konsili/o Gvida organo, kun kompetenteco jen decida jen konsila, plenumanta diversajn funkciojn en registara organizo aŭ entrepreno: konsilio de la krono; ŝtatkonsilio; Konsilio de Eŭropo (organizo kunliganta multajn Eŭropajn ŝtatojn); Eŭropa Konsilio (plej alta decida organo de Eŭropa Unio, konsistanta el ŝtatestroj k registarestroj); Sekureca Konsilio de UN; administra konsilio (de entrepreno).
konsiliano. Membro de konsilio.
entreprenkonsilio. Konsilio, kies celo estas interkonsiliĝo k kunlaborado inter la dunganto k la dungitoj en iu entrepreno.
kontrolkonsilio En kompanio, grupo de personoj, elektita por kontroli la agadon k administradon de la direktantaro.