PIV 2026 · Artikolo 16233
unio
Derivaĵoj en la artikolo 6
unio JURO
1 politika unuiĝo de landoj, kiuj konsentas pri la komunigo de iuj partoj de sia regpovo: la unio de Anglujo kaj Skotlando 1707
2 POLI la politika realaĵo rezultanta el tia unuiĝo: la potenca reĝino de la Unio, Margareto unio de la skandinavaj regnoj Z Sud-Afrika Unio 1902–1961 Universala Poŝta Unio MGr ➞ federacio, konfederacio.
Barata Unio, Hinda Unio
1 HIST nomo de Barato 1 inter 1947 kaj 1950.
Eŭrop1a Unio jura kaj politika unio 2 de eŭropaj landoj, fondita per la subskribo de la Mastriĥta Traktato: Danke al Eŭropa Unio (EU) definitive malaperis Jugoslavio SMa
Soveta Unio, Sovet-Unio HIST 1922–1991 la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj; federacia regno, kiu en sia lasta historia fazo konsistis el 15 respublikoj respondaj al la nunaj landoj Armenujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Estonujo, Kartvelujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Rusujo, Taĝikujo, Turkmenujo, Ukrainujo kaj Uzbekujo. mallongigo: USSR dum dudek jaroj aperis nenia Esperanta presaĵo en Soveta Unio ULi la tiama Soveta Unio Ko Sin. Sovetio.
sovet-unia rilata al Sovet-Unio, ĝia registaro aŭ ĝiaj loĝantoj. Sin. sovetia.