PIV 2026 · Artikolo 16192

ukraino

Litero U

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. ukraina
  2. ukrainuj/a
  3. ukraini/a
  4. Ukrainuj/o
  5. Ukraini/o
  6. ukrainuj/an/o
  7. ukraini/an/o
ukraino
1 ano de la ĉefgento de Ukrainujo.
ukraina rilata al ukrainoj, ilia slava lingvo aŭ Ukrainujo: la ukraina estas slava lingvo
ukrainuja, ukrainia rilate al Ukrainujo aŭ ukrainujanoj: mia amiko, fama ukrainia bardo JZa ukrainiaj naciaj manĝaĵoj OE Ukrainia Esperanto-Asocio OE la ukrainuja krizo de 2014 MD
Ukrainujo, Ukrainio GEOG lando en orienta Eŭropo 1, norde de la Nigra Maro. ĉefurbo: Kievo ➞ ruteno.
ukrainujano, ukrainiano ano de Ukrainujo (ne nepre ukraino): ukrainianoj povas pagi la abonon en iu ajn Ukrainia poŝtejo OE