PIV 2026 · Artikolo 1499

Azerbajĝano

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. azerbajĝana
  2. azerbajĝanan/o
  3. Okcident/a Azerbajĝano
  4. Orient/a Azerbajĝano
Azerbajĝano
1 GEOG lando situanta okcidente de Kaspio kaj dividita inter Irano kaj Azerbajĝano 2.
2 POLI lando en la norda parto de Azerbajĝano 1. ĉefurbo: Bakuo
3 regiono de nordokcidenta Irano, en kiu troviĝas Okcidenta Azerbajĝano kaj Orienta Azerbajĝano.
azerbajĝana rilata al Azerbajĝano, azerbajĝananoj aŭ ilia tjurka lingvo: 20 studentoj kaj pedagogoj el tri Azerbajĝanaj universitatoj komencis lerni Esperanton OE
azerbajĝanano ano de Azerbajĝano: mia patro estas azerbajĝanano ENd
Okcidenta Azerbajĝano provinco de Irano, en ties nordokcidenta parto.
Orienta Azerbajĝano provinco de Irano, oriente de Okcidenta Azerbajĝano.