PIV · 15753
tjurk/o
tjurk/o. ♜ Ano de unu el la multaj triboj, origine loĝantaj en la Altaja regiono, k dum Mezepoko invadintaj Mongolion, Siberion k la Kaspiajn ĉirkaŭaĵojn.
tjurka
1 Rilata al tjurkoj.
2 Rilata al samfamiliaj lingvoj de nunaj popoloj C-Aziaj k Kaŭkazaj. ☞ Azerbajĝano, baŝkiro, ĉuvaŝo, jakuto, karakalpako, kazaĥo, kirgizo, tataro, turko, turkmeno, ujguro, uzbeko.