PIV 2026 · Artikolo 2766
ĉuvaŝo
ĉuvaŝo ano de la ĉefgento de Ĉuvaŝujo.
ĉuvaŝa rilata al ĉuvaŝoj, ilia tjurka lingvo aŭ Ĉuvaŝujo: la moderna ĉuvaŝa lingvo uzas cirilan alfabeton ABl/ELe
Ĉuvaŝujo, Ĉuvaŝio GEOG respubliko en la Rusuja Federacio, ĉe Volgo, okcidente de Tatarujo. ĉefurbo: Ĉeboksari